Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 août 2015 7 09 /08 /août /2015 19:36

09/08/2015

Okaze de la tutmonda tago de la indiĝenaj popoloj, ĉi-dimanĉon 9an de aŭgusto, "Survival International" lanĉas novigan projekton, kiu ebligos al triboj vivantaj en izolitaj teritorioj, akiri aliron al la plej freŝdataj teknologioj pri komunikado.

La projekto « Indiĝenaj voĉoj » de "Survival", tutmonda movado favore al indiĝenaj rajtoj, estas la unua el tiu specio. Ĝi ebligas al la indiĝenaj komunumoj, kiuj ne havas retaliron, transmeti vidmesaĝojn al la tuta mondo. Li tiel povos tujtempe sciigi pri siaj situacioj kaj siaj luktoj por vivteni sin.

Ĝis nun, la projekto estis alprenita de la guaranaj kaj janomamaj Indianoj de Brazilo.

Mariazinha, janomana virino de Rokoari, atestis en la unua vido de la projekto (ĉi-sube) : « Hodiaŭ, ni ricevis la materialon de komunikado kaj pri tio, mi tre feliĉas… Se ni ekvidas kontraŭleĝajn oresploristojn, aŭ se ili atentas nian vivon, ni povos informi ĉiujn… Ni povos komuniki kun homoj de malproksima parto el la mondo ».

La Janomanoj reprezentas unu el la plej grandaj grupoj el Sud-Ameriko, kiu vivas en rilativa izoliteco. La kontraŭleĝaj oresploristoj minacas la teritoriojn kaj la postvivantecon de indianoj, poluante iliajn riverojn, kaj vehiklante malsanojn, kontraŭ kiuj ili havas malmulte da imuneco.

Guarana gvidanto konfidis al "Survival" : De jaroj, ni esprimas nian bezonon komuniki kun aliaj personoj en Brazilo, kaj en la tuta mondo. Tiu projekto estas ĝuste tio, kion ni atendis ».

La Guaranoj el sud-okcidento de Brazilo perdis plejparte el siaj teroj profite al bredadoj de brutaro, kaj plantejoj de sukerkano. Iliaj gvidantoj estas celitaj kaj murditaj fare de sbiroj je la servo de la bredistoj. Antaŭnelonge, la vilaĝo de guarana komunumo, kiu reokupis parton de sia praa teritorio estis incendiita fare de armitaj homoj.

La projekto « Indiĝenaj voĉoj » celas atribui voĉon al la indiĝenaj popoloj tro ofte silentigitaj de la registaroj kaj de la multnaciaj firmaoj. Ĝi ebligas al ili dividi sian mondkoncepton kaj tujtempe averti atencojn kontraŭ ilia medio kaj estonteco.

Stephen Corry el "Survival International", deklaris hodiaŭ : « La indiĝenaj popoloj estas same, kiel ni. Ankaŭ ili, prizorgas sian vivkvaliton kaj la estontecon de siaj gefiloj. Ilia komprenado de la mondo estas tiel saĝa kiel tiu, de iu ajn, kaj ili havas taŭgan dividindan opinion, pri ĉiuj aspektoj de la hodiaŭa vivo. Tial, ni ebligas tiujn popolojn profiti la okazon uzadi la plej freŝdatajn teknologiojn pri komunikado, por ke ili sendu tujmomente siajn mesaĝojn al la tuta mondo ».

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }