Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 août 2015 2 25 /08 /août /2015 20:26

25/08/2015

Rusia tribunalo kondamnis mardon la reĝisoron Oleg Sencov, kiu kontraŭis la aneksadon de Krimeo fare de Rusio, je 20 jaroj da malliberejo pro «terorismo». Aldone, tiu puno entenas aranĝon kvalifikitan kiel «severan reĝimon».

Dua akuzito, Aleksandro Kolĉenko, estis siaflanke kondamnita al dek jaroj da malliberejo. Ambaŭ viroj aperis ĉe tribunalo de Rostovo-ĉe-Dono, sud-okcidente de Rusio, pro «terorismo», «organizado de terorisma grupo» kaj «armilŝakrado» en afero, kiujn ili juĝas kiel politika.

Dum legado de la verdikto, la akuzitoj unue ridetis antaŭ ol sin brakumi kaj ekkanti la ukrainian himnon. «Kuraĝon, Oleg! Tempo venos kiam tiuj, kiuj organizis tiun proceson kontraŭ vi, anstataŭigos vin sur la benko de akuzitoj», tuj reagis en tvitero la ukraina prezidento, Petro Poroŝenko.

Torturaj agadoj denuncitaj

Pasintsemajne, la prokuroro petis 23 jarojn da malliberejo kontraŭ Oleg Sencov kaj 12 kontraŭ Aleksandro Kolĉenko. Iliaj advokatoj siaflanke pledis senkulpigon, asertante ke la kinisto neniam «kreis ajnan terorisman organizaĵon»

La kinisto, aĝa je 39 jaroj preferis elvoki la torturajn agadojn al kiuj li estis subpremitaj, laŭ lia aserto. «Kun sako sur la kapo, kun frapoj, oni povas ĉion forgesi, kaj konfesi ĉion petitan. Sed kiom valoras konvinkoj, se ni ne pretas suferi por ili»?, li diris dum sia fina deklarado, konkludita per aplaŭdoj en la publiko.

Arestita en majo 2014 en sia hejmo en Krimeo, S° Sencov estis akuzita pri kunordigado de la aktivaĵoj de grupo, aliĝinta al ukrainia paramilitista movado ultranaciisma "Pravy Sektor", kiu havis kiel misio frapi la por-rusiajn organizaĵojn kaj la infrastrukturojn de la duoninsulo.

Eĉ se li agnoskis sian ĉeeston en Kievo dum la Majdanaj eventoj, Olag Sencov neis ĉiujn ĉi faktojn riproĉitajn al li.

http://www.swissinfo.ch/fre/lourde-peine-pour-le-r%C3%A9alisateur-ukrainien-oleg-sentsov-en-russie/41623414

https://www.youtube.com/watch?v=jQXJ7pRBm04

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }