Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 août 2015 4 13 /08 /août /2015 07:37
Peruo : mortinto kaj 50 vunditoj dum alfrontiĝoj inter polico kaj laboristoj apud minejo

13/08/2015

Persono estis mortigita kaj 50 aliaj vunditaj en La Oroya, nord-oriente de Limao, dum alfrontiĝoj inter policistoj kaj laboristoj de la mino Doe Run Peru, kiuj mardon komencis senliman strikon.

« Unu mortinto kaj 50 vunditoj, inter kiuj kvar grave vunditaj (…) Laŭ la kuracistoj, la viktimo estis transportita en malsanulejon post la alfrontiĝoj inter policistoj kaj laboristoj de la mino », eksplikis en radio la urbestro RPP de La Oroya, Carlos Arredondo.

La administracianto petis de la ministro pri Internaj aferoj, ke li ĉesigu la perfortojn kaj de la perua prezidento, Ollanta Humala, ke li instigu la protagonistojn al dialogo.

« Ŝajne, la viktimoj mortis pro kugla vundo ĉe la brusto », indikis en Canal N Martin Ordoñez, respondeculo pri Sano por la regiono Junin, kie troviĝas La Oroya.

La striko de la ministoj komenciĝis mardon, centoj da dungitoj blokadis la vojojn, por peti de la registaro, ke ĝi reduktu la registarajn postulojn, kiuj, laŭ ili, malhelpas la firmaon plene funkciadi, kaj logi novajn investistojn.

Pro tiu movado, pluraj centoj da busoj kaj kamionoj haltis sur la aŭtovojo « Central », kiu interrilatigas la peruan ĉefurbon al la centro de la lando.

Doe Run Peru, posedaĵo de la usona grupo Renco, mastrumadas en La Oroya, en la Centraj Andoj, metalurgian komplekson, kiu inkluzivas rafinejon de metaloj, kulpaj pri multaj problemoj de poluado.

La entrepreno, kiu produktas interalie, kupron, plumbon kaj zinkon, ĉesigis sian aktivecon en junio 2009, ĉar ĝi ne respektis la regulojn pri medio.

Peruo : mortinto kaj 50 vunditoj dum alfrontiĝoj inter polico kaj laboristoj apud minejo

Suferante ankaŭ pri financaj problemoj, ĝi parte rekomencis sian produktadon, en julio 2012.

La urbo La Oroya, kiu enkalkulas 30.000 loĝantojn, vivtenas sin per la mino, de pli ol jarcento. Ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej poluataj urboj en la mondo pro la gasoj produktataj de la metala rafinado.

Peruo, kiu posedas riĉan subgrundon, estas la dua produktisto de kupro, kaj la kvina produktisto de oro el la tuta mondo.

Ĝia minsektoro estas konsiderata kiel unu el la plej viglaj, konsistigas la pilieron de ĝia ekonomio, sed estis skuita de multaj sociaj kaj mediaj konfliktoj tiujn pasintajn monatojn.

https://www.youtube.com/watch?v=NMuyiXCh9VI

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }