Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 août 2015 3 05 /08 /août /2015 20:36
Migrantoj savitaj el drono fare de irlanda ŝipo - L.E Niamh, la 29an de julio  2015.
Migrantoj savitaj el drono fare de irlanda ŝipo - L.E Niamh, la 29an de julio 2015.

05/08/2015

Fiŝkapta ŝipo kun pluraj centoj da migrantoj pereis merkredon 5an de aŭgusto marvaste de Libio.

Pluraj centoj da personoj oficiale malaperis merkredon 5an de aŭgusto marvaste de la libiaj marbordoj, post ŝippereo de fiŝkapta ŝipo, plenplena de migrantoj, anoncis la italaj marbordaj gardistoj.

Dum la "Internacia Organizaĵo por Migradoj" taksis mardon, ke pli ol 2000 migrantoj mortis ĉi-jare en Mediteraneo, tiu ŝippereo ŝajne estas la plej grava de post tiu, kiu mortigis 800 personojn en aprilo.

PLI OL 600 PERSONOJ SURŜIPE

Laŭ Federico Fossi, porparolanto en Italio, de la "Alta Komisaro de UN pri rifuĝintoj", pli ol 600 personoj ĉeestis surŝipe, 250 estis sukuritaj kaj 16 mortis, laŭ unua bilanco.

La marbordaj gardistoj eksplikis, ke ili ricevis helpalvokon en Katanio (Sicilio), de kie li estis resendita en ilian centron de Romo, taskita kunordigi la sukuradon de ĉiuj ŝipoj da migrantoj, sude de Italio.

Du ŝipoj, kiuj patrolis en la areo, ĉirkaŭ 15 mejlojn for de la libiaj marbordoj, estis tuj senditaj surloken, la « Dignity 1 », aranĝita deSenLandimaj Kuracistoj (SLK), kaj « Lé Niamh » de la irlanda mararmeo. Alveninte la unua, la irlanda ŝipo surmarigis du boatojn por alproksimigi la troŝarĝitan ŝipon, kiu tiam renversiĝis.

LA ŜIPO EL METALO RAPIDE SINKIS

Ĉar tiuj ŝipoj estas ĝenerale tro ŝarĝitaj, kiam kelkaj pasaĝeroj leviĝas samtempe, ĝi renversiĝas, eksplikis porparolanto de marbordaj gardistoj, kiuj sendis plurajn aliajn helpŝipojn surloken.

Laŭ Federico Fossi, la maro estis kalma, sed la ŝipo rapide sinkis, ĉar ĝi estas el metalo, kaj multaj migrantoj verŝajne restadis blokitaj en la vrako.

« La skipo surŝipe de la « Dignity 1 » povas konfirmi, ke multaj mortis el tragika maniero, sed ne havas ciferon ĝis nun », anoncis SLK en Tvitero.

http://www.la-croix.com/Actualite/Monde/Migrants-naufrage-au-large-de-la-Libye-des-centaines-de-disparus-2015-08-05-1341666

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }