Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 août 2015 1 03 /08 /août /2015 18:24
Meksiko : Manifestacioj post la murdo de ĵurnalisto

03/08/2015

Miloj da manifestaciantoj defiladis en pluraj urboj de Meksiko, dimanĉon 2an de aŭgusto, post la murdo de la fotoĵurnalisto Ruben Espinosa kaj kvar virinoj, en apartamento de Meksiko.

Li estas la deka ĵurnalisto murdita de post la jarkomenco en Meksiko : Ruben Espinosa, fotoĵurnalisto laboranta por la esplormagazino "Proceso", estis mortigita per kuglo en la kapo en Meksikurbo, same kiel kvar virinoj, kiuj troviĝis en la sama apartamento, la 31an de julio dum vespero.

Manifestacioj okazis en la ĉefurbo dimanĉon 2an de aŭgusto, kaj en pluraj aliaj urboj de la lando, por postuli justecon kaj peti demision de la guberniestro de la Ŝtato Veracruz, kie Espinosa rezidis ĝis junio.

« Necesas substreki, ke Ruben Espinosa forlasis la Ŝtaton Veracruz la 9an de junio, ĉar li sentis sin en fizika danĝero, post ricevo de minacoj », eksplikas Proceso en ties retpaĝaro, memorigante, ke la fotisto alertis la aŭtoritatojn de post decembro 2013 pri la ricevitaj minacoj, sen respondo de ili. La magazino deklaris, ke « ĝi profunde bedaŭras la malkuraĝan murdon » de ĝia kunlaboranto, kaj postulas « kompletan enketon » pri tiu afero.

La Ŝtato Veracruz apartenas al la plej danĝeraj lokoj por la ĵurnalistoj en Meksiko : de post 2010, 11 inter ili mortis tie. Espinosa estis rifuĝinta en Meksikurbo, « kio, antaŭ lia morto, estis konsiderata kiel sekura loko por aktivaĵoj de ĵurnalisto », daŭrigas la magazino "Proceso".

Meksiko : Manifestacioj post la murdo de ĵurnalisto

Ĝena fotisto

32-jaraĝa, tiu aŭtodidakto « fariĝis ĝena fotisto por la registaro » asertas la magazino en la omaĝo, kiun ĝi dediĉas al li.

Specialigita pri sociaj temoj, li interalie raportis pri la polica subpremo kontraŭ studentoj dum manifestacioj kontraŭ la guberniestro de la Ŝtato Veracruz, Javier Duarte, en novembro 2012, por kiu, ŝajne li fariĝis « ĝena ».

Krom Ruben, 13 ĵurnalistoj entute estis murditaj kaj tri malaperis dum la regado de Duarte en Veracruz, konkludas "Proceso". Li estis murdita senatente de la organizaĵoj, al kiuj li denuncis la ricevitajn minacojn, kaj pli grave, de la registaraj instancoj, kiuj devintus protekti lin.

http://www.courrierinternational.com/article/mexique-manifestations-apres-lassassinat-dun-journaliste

https://www.youtube.com/watch?v=Y7v5Uw1agV0

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }