Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 août 2015 6 22 /08 /août /2015 15:19
Maŭritanio : la severa puno kontraŭ aktivulo, luktanta kontraŭ sklavismo, konfirmita en apelacio

22/08/2015

La konfirmo de severa puno kontraŭ aktivulo luktanta kontraŭ sklavismo, ĵaŭdon 20an de aŭgusto, montras ke Maŭritanio ne intencas ĉesigi la represion plenumitan kontraŭ la defendantoj de homaj rajtoj, deklaris "Internacia Amnestio" ĵaŭdon 20an de aŭgusto.

Apelacia kortumo situanta en la urbo Aleg, sud-okcidente de la lando, konfirmis la punon je du jaroj da malliberejo kontraŭ la eks-kanditato ĉe la prezidenta balotado Biram Uld Dah Uld Abeid, de Brahim Bilal kaj Djiby Sow. Ili estis kulpigitaj pro aparteno al neagnoskita organizaĵo, partopreno al malpermesita kunsido, ne-respekto al polica ordono kaj ribelemo.

« La konfirmo de tiu puno kruela kaj nejusta estas skandala. Tiuj tri homoj estis arestitaj nur ĉar ili paceme uzadis siajn rajtojn, kaj estas konsekvence malliberuloj pro opinio. Necesas liberigi ilin tuj kaj sen kondiĉoj », deklaris Aliune Tine, regiona direktoro de "Internacia Amnestio" por Okcidenta kaj centra Afriko.

Maŭritanio : la severa puno kontraŭ aktivulo, luktanta kontraŭ sklavismo, konfirmita en apelacio

« La pliintensigo de subpremo kontraŭ aktivuloj, kiuj luktas kontraŭ sklavismo en Maŭritanio havas neniun juran fundamenton en lando kiu, ironie, ĵus alprenis leĝon dum aŭgusto, deklarante ke sklavismo konsistigas krimon kontraŭ homaro. Tial ke ĝi ne nuligis tiun kondamnon, la maŭritanaj aŭtoritatoj elmontris plenan malestimon al justico kaj al centoj da miloj da voĉoj en la mondo, kiuj petas abolon de sklavismo ».

Biram Uld Dah Uld Abeid estas la prezidento de la kontraŭ-sklavisma NRO, " Iniciato por reapero de la abolicia movado en Maŭritanio " kaj estis kandidato dum la pasinta prezidenta balotado. Li estis kondamnita kun du aliaj viroj la 15an de januaro 2015. Ĉiuj tri rifuzis ĉeesti la apelacian proceson.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }