Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 août 2015 5 21 /08 /août /2015 20:02
Foto : migrantoj entrajniĝas por atingi Eŭropan Union © Reuters-Ognen Teofilovski
Foto : migrantoj entrajniĝas por atingi Eŭropan Union © Reuters-Ognen Teofilovski

21/08/2015

La makedonia kontraŭribela polico pafis vendredon plorigajn gasojn por disigi milojn da migrantoj, kiuj provis eniri en la landon, venintaj de Grekio. Incidentoj okazigis kvin negravajn vunditojn.

Pli ol 3000 rifuĝintoj alvenintaj en Grekion, pliparte Sirianoj, tranoktis en vakejo post decido de urĝa stato en Makedonio kaj deplojado de la armeo por fermi la sudan landlimon de la lando, ĵaŭdon.

Laŭ surloka ĵurnalisto, la kontraŭribelaj policistoj, ŝirmitaj malantaŭ pikdratoj, uzadis plorigajn gasojn, dum kolera homamaso petis eniron en Makedonion kaj eniron en Hungarion. Kolizioj daŭris nur kelkajn minutojn, ĉar la rifuĝintoj metis la infanojn kaj virinojn antaŭ la pikdratoj por malhelpi pliajn perfortojn.

Siaflanke, la makedonia polico neis ĉiajn incidentojn : « Neniu incidento okazis, eĉ ne pafoj de plorigaj gasoj (…) », indikis Kotevski, porparolanto de la polico.

Makedonio : pafoj de plorigaj gasoj kontraŭ miloj da migrantoj

Neniu plu da liverotaj dokumentoj

En la nokto de ĵaŭdo ĝis vendredo, Makedonio plifortigis la polican ĉeeston ĉe la landlimo, kaj ĉe la fervoja stacidomo de Gevgelija, kie miloj da migrantoj alvenis ĉi-pasintajn tagojn. Tie, ili akiris liveradon, fare de la surloka polico, de portempaj dokumentoj ebligante al ili daŭrigi sian vojiradon al nordo.

La migrantoj asertas, ke la procezo de registrado estis haltigita.

« Ili ne donas al ni legitimilojn. Eble ili intencas resendi nin al Grekio », deklaris junulo 24-jaraĝa.

Skopje akuzis merkredon la grekajn aŭtoritatojn, ke ili memvole organizas la venon de migrantoj al sia teritorio.

http://www.rts.ch/info/monde/7018127-tirs-de-gaz-lacrymogenes-contre-des-milliers-de-migrants-en-macedoine.html

https://www.youtube.com/watch?v=l1uUQhuys5E

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }