Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 août 2015 7 23 /08 /août /2015 13:47
Libano : manifestacio degeneras en Bejruto

23/08/2015

Plorigaj gasoj, kaŭĉukaj kugloj kaj akvo-kanonoj estis uzitaj por disigi milojn da libanaj manifestaciantoj, kiuj protestis kontraŭ koruptado de la registaro, sabaton, dum la lando spertas krizon pri mastrumado de rubaĵoj.

La kontraŭribela polico uzis klabojn por forpuŝi la manifestaciantojn en la stratoj de la urbo-centro de Bejruto. Eĉ kelkaj policistoj forlasis la terenon, ĝenataj de la plorigaj gasoj.

Almenaŭ 15 manifestaciantoj estis vunditaj, inter kiuj unu serioze, laŭ la libana Ruĝa-Kruco. Tiu bilanco riskas pligraviĝi, ĉar la sekurecaj fortoj plu alfrontiĝis homojn dum la nokto. La polico siaflanke asertis, ke 35 policistoj estis vunditaj, disigante la manifestaciantojn, kiuj provis atingi sekurecan areon apud la parlamento.

Temis pri la plej grava manifestacio, de post kiam la rubaĵoj komencis amasiĝi sur la stratoj, post la fermado, antaŭ unu monato, de la ĉefa enfosadejo de rubaĵoj en la urbo. Reta grupo nomita « You Stink! » (Vi stinkas!) kaj aliaj civitanaj grupoj kuraĝigis la loĝantaron partopreni la manifestaciojn por denunci la koruptitan reĝimon. Ili indikis, ke ili planis okupi la urbo-centron de Bejruto, proksime de la registaraj konstruaĵoj.

En plena registara paralizado, la registaro ne trovis alian sistemon por la mastrumado de rubaĵoj.

Libano : manifestacio degeneras en Bejruto

Post disigo pere de akvokanonoj kaj plorigaj gasoj, la manifestaciantoj delokiĝis al Placo de la Martiroj, kie ili antaŭvidis tranokti.

Pafoj aŭdiĝis dum daŭraj alfrontiĝoj. La ministro pri Internaj aferoj, Mohammad Maŝnouk, nun eksterlande, deklaris ĉe la televido Al-Jadeed ke tiuj, kiuj pafis estos persekutitaj. Li ankaŭ devontigis sin solvi la krizon pri rubaĵoj, dum la venonta kunsido de la Kabineto.

http://journalmetro.com/monde/829385/une-manifestation-tourne-au-vinaigre-a-beyrouth/

https://www.youtube.com/watch?v=amQM_eHbCwA

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }