Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 août 2015 2 18 /08 /août /2015 13:18
Foto : laboristoj sur konstruejo en Doho, la 16an de novembro 2014. AFP PHOTO/STR
Foto : laboristoj sur konstruejo en Doho, la 16an de novembro 2014. AFP PHOTO/STR

18/08/2015

Ekde ĉi-mardo 18a de aŭgusto, la leĝo trudas la entreprenojn pagi la migrantojn pere de banka ĝirado. Tio koncernas pli ol 250.000 malriĉaj laboristoj, kiuj laboras interalie sur la konstruejoj de la piedpilka mondpokalo 2022. La celo estas eviti la salajrajn malfruiĝon aŭ nepagojn. Sed restas la demando pri aplikado de la leĝo.

Dank’ al tiu aranĝo, la laboristoj teorie ricevos siajn salajrojn ĉiumonate, rekte kaj regule en banka konto.

Multaj laboristoj fakte plendas, ke ili ne estas pagitaj ĝustatempe, kun malfruiĝo kiuj povas atingi plurajn monatojn. La registaro certigas, ke laborinspektoroj kontrolos la respekton de la leĝo. Sed tiuj ĉi estas malpli ol 300, ne scipovas la lingvon de la migrantoj venintaj de Azio, kaj plejparte ne estas formitaj. La mastroj, kiuj ne pagas siajn salajrojn riskas monpunon ĝis 1500 eŭroj.

Kataro : plibonigo por la migrantaj laboristoj

Laŭ la katara ministerio pri la Laboro, tiu leĝo estas la pruvo, ke la Emirato deziras plibonigi la vivkondiĉojn de la laboristoj.

Laŭ "Internacia Amnestio", tio estas « pozitiva paŝo », sed nur unua paŝo. La vera reformo atendata, estas tiu de la Kafala, patrona sistemo, kiu atribuas tutan potencon al la dunganto super la dungito. Kun jam ok monatojn da malfruiĝo, kompare kun la anoncita dato, Kataro promesas ŝanĝojn antaŭ jarfino.

http://www.rfi.fr/moyen-orient/20150817-qatar-avancee-travailleurs-immigres-kafala-mondial-2022-travail-chantier-stades

https://www.youtube.com/watch?v=KlyRKjtsjbo

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }