Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 août 2015 5 28 /08 /août /2015 08:14
Foto : materialo por borado de skistogaso apud lakto-farmbieno en Pensilvanio, Usono. Nina Berman / NOOR
Foto : materialo por borado de skistogaso apud lakto-farmbieno en Pensilvanio, Usono. Nina Berman / NOOR

28/08/2015

Tertremo de 4,4 laŭ la skalo de Richter okazis pasintjare en Kanado.

Sed ni ĵus eksciis, ke ekspluatado de skistogaso kaŭzis ĝin. Krome aperas, ke tio ne estas izolata fakto : de tridek jaroj, la nombro de tertremoj kaŭzitaj de homoj kreskis je 1000%.

En Oklahomo, Usono, tertremo je magnitudo supera al 5 laŭ la skalo de Richter estis jam kaŭzita de ekspluatado de skistogaso. Sed la kaŭzo ne estas la tekniko de hidraŭlika fendado. Tiu ĉi estas uzata de pli ol 70 jaroj, interalie por havigi al si nafton, ne provokante tertremon. La kaŭzo estas la posta injektado de likvo en la grundon. Temas pri tekniko specifa al ekspluatado de skistogaso. Ĝi provokas mikro-tertremojn, kiuj perturbas la sub-grundon.

« Ofte neniu sentas tiujn mikro-tertremojn ; ili amasigas premojn en la grundo, kaj de tempo al tempo, tio eksplodas kaj okazigas tertremojn, kiujn la homoj sentas. Se ni scipovus ĝuste labori, ni kontrolus la termoviĝon kaj malhelpus tertremojn. Sed ĉar tio estas miskomprenata, ni misagadas, injektas tro rapide, tro da kvanto, kaj tio estigas tertremojn », eksplikas François-Henri Cornet, geofizikisto, specialisto pri tiu demando.

Tertremoj multobliĝas. Nur en Usono, kie la skistogaso estas ege ekspluatata, la nombro de tertremoj je magnitudo supera al 3, dudekobliĝis en la lastaj 30 jaroj.

http://www.rfi.fr/ameriques/20150827-canada-important-seisme-cause-exploitation-gaz-schiste

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }