/image%2F0553642%2F20150802%2Fob_0ceebc_shira.jpg)
02/08/2015
Adoleskantino ponardita fare de juda fanatikulo dum la "Geja Fiero" en Jerusalemo, mortis dimanĉon pro siaj vundoj, dum la israela registaro promesis pli da severeco kontraŭ la ekstremistoj, kiuj ankaŭ incendiis palestinan domon, mortigante bebon.
Ĵaŭdon vespere, Jiŝaj Ŝlisel, ultra-ortodoksa koloniano, impetis kontraŭ la defilado de la "Geja Fiero" kaj vundis ses personojn per tranĉilfrapoj, inter kiuj Ŝira Banki, 16-jaraĝa, hospitaligita « en kriza stato ». Ŝi mortis ĉi-dimanĉon vespere.
/image%2F0553642%2F20150802%2Fob_094e59_israelo.png)
« Neniu toleremo », promesas Netanjahu
Vendredon matene, Ali Dawabcheh, 18-monataĝa, mortis bruligita en la incendio de sia domo norde de okupata Cisjordanio, fare de aliaj ekstremistoj, prezentitaj de la Palestinanoj kiel kolonianoj. Ĝiaj gepatroj kaj frato kvarjaraĝa, estas « inter vivo kaj morto » en israelaj malsanulejoj. Tiuj ambaŭ atakoj provokis konsterniĝon kaj kritikojn en Israelo, en la okupataj teritorioj, kaj eksterlande.
De la israela opozicio ĝis UN, ne forgesante la Palestinanojn, ĉiuj denuncis perfortojn ebligitajn pro « nepuniteco », pri kio ĝuas, laŭ pluraj NROj, la kolonianoj kaj aliaj ekstremdekstraj aktivuloj. Fronte al la premoj, Benjamin Netanjahu promesis dimanĉon matene « neniun toleremon » kaj ties ministro pri internaj aferoj permesis administracian malliberecon, t.e sen kulpigo kaj por senlima daŭro, de judaj ekstremistoj.
Tiu aranĝo, kutime destinita al la Palestinanoj, povus doni al la enketistoj, la tempon por kolekti la necesajn pruvojn por proceso, eksplikas la amaskomunikiloj. Ĉar, laŭ la komentistoj, la polica-justica sistemo paneas, kiam temas pri tiuj ekstremistoj : Jiŝaj Ŝlisel ĵus trapasis 10 jarojn en malliberejo pro sama atako, kiu jam okazigis tri vunditojn dum la "Geja Fiero" de Jerusalemo en 2005, kaj disvastigis homofobiajn dirojn en gazetoj kaj sociaj retoj antaŭ sia nova atako.