24/08/2015
La israela armeo detruadis kontraŭleĝe almenaŭ 39 loĝejojn en la beduenaj palestinaj komunumoj de Cisjordanio la 17an kaj 18an aŭgusto, deklaris "Human Rights Watch". Tiuj malkonstruadoj senigis 126 personojn – el kiuj 80 infanojn – je iliaj hejmoj. La detruadoj en kvar komunumoj estis efektivigitaj kadre de projekto de la israela registaro celante truditan « translokigon » de 7000 beduenoj.
La detruado de privataj proprietoj kaj la trudata translokigo de Palestinanoj malrespektas la devigojn de Israelo rilate la internacian juron pri homaj rajtoj, kaj la leĝojn koncerne la situacion de okupado. La Kvara Konvencio de Ĝenevo malpermesas detruadon de privataj proprietoj (Art.43) kaj truditan translokigon de personoj (Art.49), krom okaze de strika neceseco pro « militistaj urĝaj kialoj ». Ĉi-okaze, la israela registaro ne pravigas la detruadojn kaj la projekton de translokigo pro militistaj motivoj.
« La eskalado de kontraŭleĝaj malkonstruadoj plenumitaj de Israelo okazas dum la Internacia Puna Kortumo (IPK) atentas pri la situacio en Palestino », menciis Balkees Jarrah, sperta juristo ĉe la programo pri Internacia justico por "Human Rights Watch". « La proceduro de la IPK studos tiujn malkonstruaĵojn kadre de sia prepara ekzameno, rilate asertojn pri gravaj krimoj plenumitaj en Palestino. »
La 17an de aŭgusto, la detruado de loĝejoj en kvar beduenaj komunumoj situantaj en la areo E-1, en Cisjordanio, senigis 78 personojn je iliaj hejmoj. La 18an de aŭgusto, laŭ la ĵurnalo Ha’aretz, la israela armeo detruadis plurajn loĝejojn en la vilaĝo Fusa'il, en la Jordana valo, senigante tiel 48 aliajn personojn je iliaj hejmoj.
Tiuj operacioj okazis post la projekto de malkonstruado de loĝejoj en la vilaĝo Susya, sude de Cisjordanio, kiu estigis ondon da internaciaj protestoj, kaj ankoraŭ ne estis efektivigita.
Laŭ la "Statuso de Romo de la IPK" (Art.2b.v111), la « rekta aŭ nerekta translokado » de loĝantoj fare de okupanta potenco, konsistigas militkrimon, same kiel « forkonduko aŭ translokigo ene aŭ ekster okupata teritorio, de tutaĵo aŭ parto de loĝantaro ». De la komenco de 2011, la malkonstruaĵoj ordonitaj de la israela registaro en Cisjordanio kaj en Orienta Jerusalemo senigis pli ol 4652 Palestinanojn – inter kiuj 1215 personojn en 2014 – je iliaj hejmoj.