Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 août 2015 3 26 /08 /août /2015 17:43
Foto :Subhi Nahas, siria samseksemulo rifuĝinta en Usono, venis atesti antaŭ la membroj de la Konsilio pri sekureco, pri la ekscesoj de la grupo Islama ŝtato, lundon 24an de aŭgusto.  REUTERS/Mike Segar
Foto :Subhi Nahas, siria samseksemulo rifuĝinta en Usono, venis atesti antaŭ la membroj de la Konsilio pri sekureco, pri la ekscesoj de la grupo Islama ŝtato, lundon 24an de aŭgusto. REUTERS/Mike Segar

26/08/2015

Por la unua fojo de post sia kreado, la "Konsilio pri sekureco de Unuiĝintaj Nacioj" dediĉis altnivelan kunsidon al la rajtoj de la komunumo GLATI. Viktimoj atestis antaŭ la membroj de la Konsilio pri sekureco, de homofobiaj persekutoj fare de la grupo Islama ŝtato en Irako kaj Sirio.

« En tia socio, esti geja estas sinonimo de morto. » Tiu, kiu eldiras tiun frazon preferas resti anonima. Adnan, kromnomo kiun li elektis, esprimiĝis telefone el kaŝita loko de Proksima Oriento. Li precizigis al la membroj de la Konsilio pri sekureco de Unuiĝintaj Nacioj, kiuj kunsidis por la unua fojo dediĉe al la rajtoj de samseksemuloj, nur ke li estas irakano.

La ĝihadistoj « ĉasas la gejojn »

Ĉi-okaze, temis pri starigo de la stato pri la ekscesoj kaj krimoj suferitaj de la samseksemuloj en la teritorioj kontrolataj de la grupo Islama ŝtato en Irako kaj Sirio. « Kiam la ĝihadistoj de IŜ kaptas iun, ili kontrolas lian telefonon, liajn rilatojn kaj amikojn en fejsbuko. Ili ĉasas la gejojn unu post la alia » raportas tiu iraka atestanto. Kaj tiu ĉasado al samseksemuloj, estas « same kiel domenefiko : se unu estas kaptita, ankaŭ aliaj estos kaptitaj ».

Laŭ la "Internacia Komisiono pri la rajtoj de gejoj kaj lesbaninoj", la organizaĵo Islama ŝtato respondecis pri almenaŭ 30 ekzekutoj da viroj akuzitaj pri « sodomio » de post pasinta jaro. Videoj signitaj de IŜ atestas, ke dum tiuj pasintaj monatoj, en Sirio, en la urboj Palmiro kaj Dair az-Zaŭr, pluraj el ili estis ĵetitaj el supro de konstruaĵo. « La homamasoj reagas same kiel ili spektus geedziĝon », atestas siria samseksemulo, nun rifuĝinta en Usono.

« Pordo estis malfermita » en UN

De post sia kreado en 1945, UN neniam plenumis kunsidon dediĉitan nur pri rajtoj de samseksemuloj. « Estas tempo, 70 jarojn post la kreado de UN, ke la sorto de la personoj GLATI, kiuj timas pro ilia vivo ĉie en la mondo, estu emfazita », deklaris la usona ambasadoro ĉe UN Samantha Power.

La kunsido, kiu okazis pordoferme, estis organizita iniciate de Ĉinio kaj Usono, kaj estis malfermita al ĉiuj membroj de la Konsilio pri sekureco. Sed Angolo kaj Ĉado ne sendis reprezentanton. Inter la 193 landoj, membroj de UN, 77 havas leĝojn, kiuj punas samseksemon, konsideratan en tiuj landoj kiel delikton aŭ krimon.

« Hodiaŭ, pordo estas malfermita », feliĉiĝis Jessica Stern, ekzekutiva direktorino de la Internacia komisiono pri la rajtoj de gejoj kaj lesbaninoj. « La internacia komunumo devas kompreni la kontraŭ-GLATI-ajn persekutojn kiel komponanton de la maniero pri kiu la grupo Islama ŝtato traktas tiujn, kiujn ili kvalifikas kiel pekulojn », ŝi aldonis. Sed, preter tiu kazo elvokita dum tiu kunveno, ŝi ankaŭ deziras ke la defendo de rajtoj de la samseksemuloj estu enkalkulataj « antaŭ, dum kaj post la konfliktoj ».

http://www.rfi.fr/ameriques/20150825-crimes-homophobes-ei-devant-le-conseil-securite-une-premiere

https://www.youtube.com/watch?v=JRA0QD51UH0

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }