Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 août 2015 3 05 /08 /août /2015 08:21
Laŭ la lastaj ciferoj de UN, pli ol 70% el la delokitaj infanoj, pro la bataloj en Irako, ne plu havas aliron al edukado. Bildo: AFP
Laŭ la lastaj ciferoj de UN, pli ol 70% el la delokitaj infanoj, pro la bataloj en Irako, ne plu havas aliron al edukado. Bildo: AFP

05/08/2015

Centoj da lernejoj en la regiono al-Anbar estis pafcelo de la armitaj islamistoj.

Pli ol 1500 lernejoj estis « parte aŭ tute detruitaj » en la sola provinco al-Anbar, plej vasta provinco de Irako dum bataloj inter registaraj fortoj kaj ĝihadistoj, sciigis surloka porparolanto ĉi-lundon 4an de aŭgusto.

« Al-Anbar estis serioze frapita. (…) Pli ol 1500 lernejoj estis parte aŭ tute detruitaj », deklaris Ejd Ammaŝ, porparolanto de la Konsilio de tiu provinco. Tiu regiono vastiĝas de la okcidenta landlimo de Irako, ĝis la antaŭurbo de Bagdado, kaj estis la scenejo de perfortaj alfrontiĝoj de post 2014, t.e antaŭ la ofensivo de la grupo Islama ŝtato (Iŝ).

« Plejparte el tiuj lernejoj estis intence pafitaj de la krimaj grupoj de Daeŝ », precizigis la porparolanto, uzante la araban nomon de tiu ĝihadista organizaĵo. « La aliaj estas lokoj, kiujn Daeŝ uzadis kiel bazoj kaj estis pafitaj de la irakaj sekurecaj fortoj, kaj la aerforto de la koalicio, aŭ simple situiĝis meze de la bataloj. »

« Tio postulos multe da mono kaj almenaŭ du jarojn kaj duonon post liberigo de Al-Anbar el Daeŝ, por rekonstruadi kaj renovigi tiujn lernejojn », ankaŭ juĝis Ejd Ammaŝ.

Irako : IŜ detruas 1500 lernejojn

De Ramadi ĝis Faluĝa

Laŭ la lastaj ciferoj de UN, pli ol 70% el la infanoj delokitaj pro la bataloj en Irako ne plu havas aliron al edukado.

La irakaj registaraj fortoj, enĝaĝiĝintaj en ampleksan ofensivon kontraŭ la ĝihadistoj en la provinco Al-Anbar, rekonkeris de IŜ, fine de julio, la universitaton Al-Anbar, apud Ramadi, la ĉefurbo de la provinco.

Apogita de la frapoj de la kontraŭ-ĝihadisma koalicio kondukita de Usono, kiu bombadas de post somere 2014 la poziciojn de IŜ, ili ĉirkaŭpremas du el la ĉefaj urboj de tiu vastega provinco plimulte sunaisma, Ramadi kaj Faluĝa. (ats/Newsnet)

http://www.tdg.ch/monde/ei-detruit-1500-ecoles-irak/story/24363974

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }