Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 août 2015 4 20 /08 /août /2015 13:42
Foto : En la kvartalo Kota, en Ĝakarto, Indonezio, konstruaĵo datiĝante de periodo, kiam Nederlando koloniadis Indonezion.
Foto : En la kvartalo Kota, en Ĝakarto, Indonezio, konstruaĵo datiĝante de periodo, kiam Nederlando koloniadis Indonezion.

20/08/2015

Por la unua fojo, historia studaĵo konkludas, ke la misagoj de la nederlandaj militistoj en Indonezio estis strukturaj. Tio estas grava rompo kun la oficiala versio de la nederlanda Ŝtato, kiu asertas, ke la perfortaĵoj estis maloftaj.

La misagoj plenumitaj de la nederlanda armeo kontraŭ la indonezia loĝantaro inter 1945 kaj 1950 estis « strukturaj » kaj tute ne « esceptaj », kiel asertis la oficiala versio de la Historio.

Je la konkludo de nederlanda-svisa historiisto, Rémy Limpach, raportas NRC Handelsblad.

« Por la unua fojo, ni analizas ne nur la Ŝtatajn arkivojn, sed ankaŭ proprajn atestojn, intimajn kajerojn kaj korespondaĵojn por koni la amplekson kaj frekvencojn de perfortaĵoj » de la nederlandaj militistoj en Indonezio por subpremi la ribelon de la Indonezianoj, eksplikas la ĵurnalo.

Temas pri epoko de la indonezia nacirevolucio, epoko perforta, kiu komenciĝas kun la deklaracio pri sendependeco de Indonezio disde la koloniista lando, Nederlando, kaj finiĝas per agnosko de tiu sendependeco fare de Nederlando.

Fine de la dua mondmilito, la Nederlandanoj provis reakiri sian eks-kolonion, pri kiu ĝi devis rezigni en 1942, kiam la japananoj invadis la landon.

Indonezio : la perfortaĵoj de la nederlandaj koloniistoj ne estis "esceptaj"

Ekzekutoj, seksperfortoj, prirabado

Limpach estas ankaŭ « la unua historiisto detale priskribanta nekonatajn kazojn de ekstremaj perfortoj, kies nombro estas taksita je miloj », notas la ĵurnalo. « Temas pri amasaj ekzekutoj, seksperfortoj kaj prirabado » - kelkafoje venĝoj pro teruraj agoj plenumitaj de Indonezianoj kontraŭ koloniisto -, kiuj estis « ĉiam silentigitaj de la indonezia armeo ».

La laboro de tiu historiisto, kiu « plenigas grandegan vakuon », estas gratulata de la ĵurnalo, ĉar la nederlanda Ŝtato neniam mem profunde enketis pri la plenumitaj perfortaĵoj.

« La demando estas : ĉu niaj konoj, kiuj dank’ al tiu historiisto pliampleksiĝas, kondukos al oficiala agnosko de la plenumitaj krimoj », konkludas NRC.

http://www.courrierinternational.com/article/indonesie-non-les-violences-du-colonisateur-neerlandais-netaient-pas-exceptionnelles

neniammilitointerni - dans Historio
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }