Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 août 2015 4 06 /08 /août /2015 20:03
Hiroŝimo : 70 jarojn poste, la mesaĝo de la postvivantoj

06/08/2015

« Hibakuŝo », tio estas la nomo atribuita de la Japanoj al la postvivantoj. Ili postvivis la nuklean inferon, sed la atombomboj markis ilian vivon por ĉiam.

Sumiteru Taniguĉi estis 16-jaraĝa, kiam la bombo frapis Nagasakon. Li biciklis ĉe la momento de la eksplodo, li rakontas :

« Mi estis ĵetita alteren, mia dorso tujtuje brulis. Mi sentis, ke la tero tremis, ŝajnis al mi, ke mi mortos. Kiam trankvilo revenis, mi vidis, ke la haŭto de mia maldekstra brako, de la ŝultro ĝis la pinto de miaj fingroj, glitis supren kiel ĉifono. Mi ne sentis doloron. Kiam mi tuŝis mian dorson, mia ĉemizo jam malaperis, mi sentis ion nigran kaj viskozan sub mia mano. Mia biciklo estis tute tordita… »

Sesdek jarojn post la katastrofo, la malsanulejoj de "Ruĝa Kruco" plu traktas milojn da « Hibakuŝoj ». Ĉiutage, la kuracistoj malkovras novajn rilatojn inter submetiĝo al radioj kaj mortigaj malsanoj :

Doktoro Masao Tomonaga, el Malsanulejo de la "Ruĝa Kruco" Nagasaki Atomic Bomb:

« Ĝis nun, oni kredis, ke neniuj rilatoj ekzistas inter la submetiĝo al radioj kaj la kardio-vaskulaj malsanoj. Tamen, maljuniĝante, multaj postvivantoj suferas pri koratakoj kaj anginoj. Niaj studaĵoj montras klaran ligilon inter la submetiĝa kvanto al radioj, kaj tiuj malsanoj ».

Plejparte el la postvivantoj estis kuracitaj dum longaj jaroj en la malsanulejoj. Pri gravaj fizikaj damaĝoj, kaj ankaŭ pri psikologiaj efikoj suferas la postvivantoj :

Hiroŝimo : 70 jarojn poste, la mesaĝo de la postvivantoj

Doktoro Masao Tomonaga:

« Plejparte el la postvivantoj estis infanoj, kiam la atombombo frapis. Por tiuj homoj, la maltrankvilo pri malfruaj efikoj de la radioj, daŭras de post kiam ili estis 10-jaraĝaj. Ili spertas senhalte angoron pri diagnozo de leŭkemio aŭ kancero ».

La nunaj bomboj estas dekoble pli potencaj ol tiuj, kiuj detruadis la japanajn urbojn. Kaj 70 jarojn poste, la atestoj de postvivantoj de Hiroŝimo kaj Nagasako memorigas kruele la malfacilaĵojn de la mondo, haltigi la nuklean dinamikon. En majo, la lasta konferenco pri esploro de la Traktato pri Ne-multobligo de nukleaj armiloj produktis neniun konkretan rezulton.

http://fr.euronews.com/2015/08/04/hiroshima-70-ans-apres-le-message-des-survivants/

https://www.youtube.com/watch?v=IMB3Kpxt3Jo

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }