12/08/2015
Pluraj dekoj da miloj da migrantoj alvenis ĉi-pasintajn monatojn en Egea maro. Fronte al tiu amasa alfluado, la grekaj aŭtoritatoj sin deklaris tute superŝutita de la okazintaĵoj.
La streĉoj pligraviĝas. Mardon, perfortoj eksplodis inter migrantoj sur la insulo Kos. Per klaboj kaj helpe de fajrestingiloj, la policistoj provis kontroli la situacion.
Ĉirkaŭ 1500 migrantoj kaj rifuĝintoj estis amasigitaj ĉi-mardon en la malgranda piedpilka stadiono sur la insulo Kos. Devenantaj de Sirio kaj Afganio, tiuj viroj, virinoj kaj infanoj devis registriĝi ĉe la lokaj aŭtoritatoj kiam, pro nekonataj kialoj, la situacio degeneris al kverelo inter migrantoj.
La policistoj intervenis frapante per klaboj. Aliaj policistoj malplenigis fajrestingilojn al la homamaso. La bildoj, surloke plenumitaj de gazetfotistoj, atestas pri la uzata perforto.
/image%2F0553642%2F20150812%2Fob_5b15f4_kos.png)
Preskaŭ 7000 migrantoj kaj 30.000 loĝantoj
Sekve al tiu incidento, la urbestro de Kos, Giorgos Kiritsis, alarmis. « Sango riskas elverŝiĝi », li skribas en letero adresita al la registaro en Ateno por peti helpon.
Ĉirkaŭ 7000 migrantoj troviĝas nun en Kos, tre turisma insulo kun ĉirkaŭ 30.000 loĝantoj. La Eŭropa komisiono anoncis ĝiradon de preskaŭ 500 milionoj da eŭroj laŭ ses jaroj por helpi Grekion, ke ĝi matrumadu tiun migradan krizon. De la jarkomenco, 124.000 migrantoj alfluadis en Grekion, kio reprezentas altiĝon je 750% kompare kun 2014.
http://www.rfi.fr/europe/20150812-migrants-situation-degenere-ile-kos-grece-police-matraque