25/08/2015
Por la tria sinsekva nokto, la germanaj policistoj devis disigi manifestaciantojn, kiuj protestis kontraŭ instalado de akcepteja centro por rifuĝintoj en eks-superbazaro de Heidenau, oriente de la lando.
Pliaj incidentoj okazis dimanĉon vespere en Heidenau, oriente de Germanio. De pluraj tagoj, ekstremdekstraj aktivuloj manifestas tie sian opozicion kontraŭ instalado de akcepteja centro por rifuĝintoj. Lundon, la vic-kanceliero kaj ministro pri Ekonomio iris surloken.
La situacio degeneris vendredon vespere, kiam 31 policistoj estis vunditaj dum kolizioj kun la manifestaciantoj, kiuj protestis kontraŭ alveno de azilpetantoj. Dum la tuta semajnfino, la streĉo restadis vigla inter manifestaciantoj kaj kontraŭ-manifestaciantoj, en tiu urbo proksime de Dresdeno, en eks-Orienta Germanio.
Fotisto de la informagentejo "Reuters" aŭdis plurajn « Heil Hitler » fare de kelkaj manifestaciantoj. Ili postulas elpeladon de rifuĝintoj instalitaj en eks-superbazaro. La policistoj starigis sekurecan areon, sed devis uzadi plorigajn gasojn, dum bataletoj kiuj oponis denove manifestaciantojn kaj kontraŭ-manifestaciantojn.
La ministro pri Internaj aferoj, Thomas de Maizière, kondamnis tiujn atakojn kiuj celas la rifuĝintojn. « Kvankam ni vidas multajn homojn dezirantajn helpi la rifuĝintojn, ni tamen konstatas ondon da malamego, insultoj kaj perfortoj celantajn azilpetantojn », li deklaris al la ĵurnalo "Bild am Sonntag".
« Tio estas obscena kaj indigniga por nia lando », li aldonis, promesante ke la aŭtoroj de tiuj agoj estos punitaj de la leĝo. Lia kolego pri Justico, Heiko Maas, memorigis ke neniu toleremo ekzistas en Germanio koncerne rasismon kaj ksenofobion.