28/08/2015
La administracia tribunalo de Dresdo (Saksio, Orienta Germanio) forpuŝis la argumenton de la lokaj aŭtoritatoj, laŭ kiu la regiona polico ne havas sufiĉan personaron por certigi la sekurecon de kolektiĝoj, menciante en komunikaĵo, ke « la polico de aliaj regionaj Ŝtatoj kaj de la federala Ŝtato estas disponeblaj ».
La juĝistoj ekde tiam, konkludis ke la malpermeso planita « de la 28a de aŭgusto je la 14a horo ĝis la 3a de aŭgusto je la 6a, estas kompreneble kontraŭleĝa », laŭ la komunikaĵo.
La tribunalo juĝis, ke la escepta aranĝo estis decidita en rilato kun la « eventoj de la pasinta semajnfino », kiam policistoj kaj ekstremdekstraj aktivuloj alfrontiĝis antaŭ centro por rifuĝintoj, sed ke la aŭtoritatoj ne pravigas en kio « la kolektiĝoj antaŭviditaj ĉi-semajnfine » reprezentus « danĝeron por publika sekureco ».
Laŭ la lokaj aŭtoritatoj, la malpermeso de kolektiĝoj en Heidenau rilatis al « urĝa situacio » de la polico, kies « disponeblaj fortoj ne kapablas respondi al la potenciala evoluo de la situacio » kaj eventualaj alfontiĝoj inter por- kaj kontraŭ-migrantoj.
Tiu decido estis anoncita dum « festo de bonveno al rifuĝintoj », organizita de movado batalanta kontraŭ ekstremdekstro, « Kontraŭ-nazia Alianco », planita vendredon je la 15a horo.
La germana kancelierino Angela Merkel, siaflanke certigis, ke la Ŝtato helpos la surlokan policon.
« La federala Ŝtato konsentis, pere de la voĉo de la ministro pri internaj aferoj, subteni tie la policon, kaj justicaj decidoj ekzistas, laŭ kiuj oni devas havi la rajton manifesti » en Heidenau, ŝi deklaris dum gazetkunveno, kun sia sveda kolego, Lars Løkke Rasmussen, en Berlino.
« La federala Ŝtato (...) ĉion faros, laŭ sia kapablo helpi, por subteni la policon de Saksio », ŝi aldonis.
La perfortoj celantaj la rifuĝintojn multobliĝis tiujn lastajn semajnojn en Germanio, kiu akceptos, laŭ la prognozoj de la "Federala buroo pri rifuĝintoj", ĉirkaŭ 800.000 azilpetantojn en 2015, kiun estas rekorda cifero.
Ne precizigante la nombron, la germana ministerio pri Internaj aferoj anoncis vendredon, ke ĝi deplojadis policajn helptaĉmentojn dum la semajnfino, en Saksio (oriento) post la rasismaj perfortoj de la pasinta semajno.