Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 août 2015 6 29 /08 /août /2015 12:43
Foto : « Mi estas instruistino ĉi tie, mi subtenas Samaritain »
Foto : « Mi estas instruistino ĉi tie, mi subtenas Samaritain »

29/08/2015

La kampejo travivis, ekde la 15a de aŭgusto, sub minaco de tuja malmuntado : Jaŭdon 27an de aŭgusto, la elpelado de tricent Romaoj, kiuj okupis ĝin, komenciĝis. Du taĉmentoj da ĝendarmoj estis deplojitaj, anoncis la prefektejo de Seine-Saint-Denis, precizigante, ke la sociala diagnozo, antaŭa etapo al ĉia elpelado, estas « finita ». Surloke, « La etoso estas trankvila, ni kviete diskutas kun la okupantoj, ili scias ke ni nur aplikas justican decidon », certigis membro de la prefektejo.

La ladurbo « Samaritain », situanta inter la aŭtovojo A86 kaj la fervojoj de la RER B en la industria areo de La Courneuve, en Seine-Saint-Denis, ekzistas de baldaŭ ok jaroj, kaj pro tio estas la plej maljuna en la lando. La komunisma urbodomo de La Courneuve petis de ĝi, ekde 2013, elpeladon. Estis planite malaperigi ĝin por la "internacia konferenco pri la klimato", kiu okazos post tri monatoj ne malproksime, en La "Parko de ekspozicioj de Le Bourget."

La ladurbo estis objekto de konflikto inter la municipo kaj asocioj ĉeestantaj en la "Samaritain". La NRO « Kuracistoj Tutmondaj » kaj la Fondaĵo Abbé-Pierre proponis planon de « kontentiga solvo » de la ladurbo de la strato Pascal, kun propono de reloĝado, kaj evakuado de la komunuma kampejo laŭ tri jaroj.

Francio : Evakuado de la romaa ladurbo « Samaritain » en La Courneuve, la plej maljuna en la lando

« Traktado malhumana kaj indigniga »

Ambaŭ asocioj denuncis la elpeladon, kritikante, en komunikaĵo, « politikan malkoherecon, kiu nur translokigas la problemon, ne serĉante fundamentan solvon » :

« La personoj troviĝas malproksime de ilia vivloko, laboro, sanstrukturoj kie ili estis flegitaj, kaj lernejoj en kiuj lernadas iliaj infanoj. Kiujn solvojn sin prezentas finfine hodiaŭ, krom trovi alian improvizitan vivŝirmilon ? »

Membro de la oficiala kabineto asertis, ke kelkaj familioj « pli vundeblaj ol la aliaj » estos gastigitaj, se ili deziras, « en hoteloj kiujn ni rezervis ».

La "defendanto de rajtoj", Jacques Toubon, bedaŭris, vendredon, « ke neniu daŭra loĝado, sanitara kaj sociala helpoj ne estis proponitaj al la familioj ». Li ankaŭ « surpriziĝis de la improvizita maniero, pri kiu ŝajne disvolviĝis la evakuado ».

« Kelkaj infanoj, reloĝigataj tro malproksime, aŭ portempe, ne povos frekventi sian lernejon venontan mardon, unuan lernejtagon de la jaro ».

Reta peticio kontraŭ la elpelado, lanĉita de la loĝantoj de la ladurbo en aŭgusto, kolektis pli ol 38.000 subskribojn.

http://www.lemonde.fr/societe/article/2015/08/27/evacuation-du-plus-vieux-bidonville-rom-de-france_4738466_3224.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }