10/08/2015
Ĉirkaŭ 170 personoj manifestaciis sabaton en Kalezo memore al migrantoj mortintaj provante atingi Brition, kaj por denunci la sekurigadon de la haveno kaj de la submanika tunelo, indikis la prefektejo de Pas-de-Calais. « La manifestacio kolektis ĉirkaŭ 170 personojn, inter kiuj centon da migrantoj », deklaris Régis Elbez, deĵoranta sub-prefekto.
De post komence de junio, naŭ migrantoj mortis en Kalezo kaj ĉirkaŭaĵoj, en la espero trovi pasejon al Britio, jen sur pramŝipo ekirante de la haveno, jen sur naved-trajnoj, kiuj uzadas la tunelon al Folkestone. La defilado ekiris komence de la post-tagmezo, el la tiel nomata « nova ĝangalo », vasta ventumita erikejo apud la dumtaga akceptejo "Jules Ferry", kie troviĝas plimulte el la ĉirkaŭ 3.000 migrantoj ĉeestantaj en Kalezo kaj ĉirkaŭaĵoj. La manifestaciantoj poste direktiĝis al la Kaleza ĝeto, kie rozoj estis ĵetitaj en la maron memore al la mortintaj migrantoj.
Sur la deplojitaj flagrubandoj de la manifestaciantoj figuris interalie « Ne plu da mortintoj ! », « Post la kanonoj, la kamionoj » aŭ « Ni deziras plu vivadi ». Multaj manifestaciantoj ankaŭ surhavis nigran brakbendon kiel funebran signon. Dum la nokto de vendredo ĝis dimanĉo, « 280 entrudaj provoj en la submanika tunelo okazis, kaj 200 arestadoj », sciigis la sub-prefekto, malkreskanta cifero rilate al la pasintsemajna.
Pasintan 20an de junio, jam okazis manifestacio subtene al la migrantoj, kiu kolektis duonmilon da personoj en Kalezo.