Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 août 2015 3 19 /08 /août /2015 09:39
Eŭskio : samseksema Niĝerianino, minacita je elpelado, riskas morton en sia lando

19/08/2015

Juna niĝerianino nun en la detencentro de Hendaye (Pyrénées Atlantiques), riskas elpeladon je iu ajn momento. Ŝi fuĝis sian landon post la morto de sia amikino, bruligita vivanta pro sia samseksemo. La asocio Cimade, kiu helpas la rifuĝintojn, apelaciis ĉe la "Eŭropa Kortumo pri homaj rajtoj".

En Eŭskio, la situacio urĝas por tiu juna niĝerianino 26-jaraĝa. Elita estas en la detencentro de Hendaye (Pyrénées Atlantiques). Ĉiuj ŝiaj azilpetoj estis rifuzitaj. Ŝi riskas elpeladon al sia lando, kie ŝi povos esti malliberigita eĉ mortigita pro sia samseksemo. La "Cimade", asocio kiu helpas la rifuĝintojn en la detencentro de Hendaye urĝeme apelaciis ĉe la "Eŭropa Kortumo pri homaj rajtoj", dum la junulino estas kunvokita hodiaŭ je la 10a horo kaj duono ĉe la puntribunalo.

Ŝia amikino bruligita vivanta

Leĝo malpermesas samseksemon en Niĝerio de post januaro 2014. Ĝi punas je 14 jaroj da malliberejo « la samseksajn personojn, kiuj montras publike sian rilaton ». Sed la puno ofte estas morto. Antaŭ kelkaj semajnoj, Elita estis kaptita ĉe l’ freŝa faro en la apartemento de amikino. Amika paro estis frapita kaj malliberigita. Ŝia kunulino Mary, estis kovrita per benzino kaj bruligita vivanta. Elita tiam fuĝis sian landon. Ŝi petas de Francio azilrajton. Jam ok fojojn, ŝi rifuzis reiri al Niĝerio. Elita esprimis sian plenan malesperon al la ĵurnalistino Amaia Cazenave, kiu rilatis kun ŝi en la detencentro de Hendaye.

Eŭskio : samseksema Niĝerianino, minacita je elpelado, riskas morton en sia lando

La asocioj mobilizataj

Elita ricevas subtenon de la "Cimade". La asocio pri helpo al rifuĝantoj, kiu ĉeestas en la detencentro de Hendaye kontrolis ŝian historion. Ĝi retrovis artikolojn en la niĝeria gazetaro menciantajn la morton de Mary.

Ankaŭ « Les Bascos », GLATA asocio en Eŭskio multobligas la demarŝojn kune kun la "Cimade".

http://www.francebleu.fr/infos/homosexualite/hendaye-une-nigeriane-menacee-d-expulsion-et-de-mort-dans-son-pays-pour-son-homosexualite-2532167

https://www.youtube.com/watch?v=5_n3V5YX0Uc

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }