14/08/2015
La reĝimo de la ekvadora prezidento Rafael Correa alfrontas riskegan semajnon. Post ok jaroj da potenco kaj du jaroj antaŭ la prezidenta balotado de 2017, la registaro elprovas siajn fortojn fronte al la surstrata opozicio. Krom la indiĝena ribelo lanĉita lundon 10an de aŭgusto por senlima daŭro, ĝenerala striko okazis ĵaŭdon 13an de aŭgusto.
Dek tagojn post ilia perpieda ekiro el la provinco Zamora, ekstremsude de la lando, miloj da indiĝenoj atingis Kiton, kien ili eniris mardon 11an de aŭgusto. La ribelo estis oficiale lanĉita de la presidento de la "Konfederacio de la indiĝenaj nacioj de Ekvadoro", Jorge Herrera. « Tiu indiĝena ribelo estas naciskala, li certigas. Ĉiuj niaj bazoj, ĉiuj niaj komunumoj ribelos en la 23 provincoj de Ekvadoro. »
Asertante ke ekzistas provo, celanta ŝanceli lian registaron, Rafael Correa prognozis malsukceson de la ribelo kaj adresis averton al la indiĝenoj : « Ne plu bloku la vojojn de la lando, ne plu faru fosaĵon por malhelpi la trafikon, ne plu detruu publikajn bienojn, deklaris la ekvadora prezidento. La defio de ĵaŭdo estis ne nur por la registaro, sed por la tuta lando. Jen ni ebligas revenon al la malutila pasinteco, jen ni preterpasas la aferon, kaj montras la unuaniman nacian rifuzon. »
/image%2F0553642%2F20150814%2Fob_85b732_ekvadoro.png)
La indiĝenoj restadis en Kito por kuniĝi kun la ĝenerala striko de la sindikataj movadoj, ĵaŭdon 13an de aŭgusto. Partoprenis ankaŭ dekstraj grupoj, kiuj antaŭnelonge protestis kontraŭ altigo de impostoj pri konstruada profito kaj heredaĵoj, inter aliaj kialoj laŭ la opozicia deputito Andrés Paez. « Ni protestas kontraŭ la deziroj de senfina reelektado, kontraŭ la ekscesoj kaj koncentriĝo de potenco de antaŭ 8 jaroj. »