Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 août 2015 4 27 /08 /août /2015 14:57
Foto : la malfermo de la kampanjo « pli da koloroj » estos markita de la organizado de unua festivalo de la albinoj de la lando, de la 27a ĝis la 29a de aŭgusto. AFP/STEPHANE DE SAKUTIN
Foto : la malfermo de la kampanjo « pli da koloroj » estos markita de la organizado de unua festivalo de la albinoj de la lando, de la 27a ĝis la 29a de aŭgusto. AFP/STEPHANE DE SAKUTIN

27/08/2015

La asocio « pli da koloroj » lanĉis konsciigan kampanjon por lukti kontraŭ la diskriminacioj, pri kio suferas la albinaj personoj en Demokratia Respubliko Kongo, kaj ĉie en la mondo. La albinoj de Kinŝaso decidis eliri el honto kriante « fiere Ndundu ! » dum la festivalo, kiu okazos de la 27a ĝis 29a de aŭgusto en la protestanta universitato en Kongo.

Se vi estas en Kinŝaso, diru : « pli da koloroj ! Fiere Ndundu ! ». Tio estas la frazo, kiu disvastiĝas nun en la stratoj de la konga ĉefurbo. Tio signifas : « fieraj esti albinoj ». Ĉio komenciĝis la 13an de junio 2015. La "Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj" agnoskis la unuan internacian tagon de albinismo, kies celo estas ekkonscio de la publiko, pri la malfacilaĵoj spertitaj de la albinoj en ilia ĉiutagaĵo, kaj lukti kontraŭ forpuŝo, kiun kelkafoje ili travivas en la socio.

Okaze de tiu tago, la kunordigado de la movado « pli da koloroj » anoncis lanĉadon de la eponima kampanjo, kies fermo estos markita per organizado de la festivalo de albinoj de DRK, de la 27 ĝis la 29a de aŭgusto. La kampanjo rapidege kreskadis, ĉefe en interreto, por atingi la retumantojn. Tio ĉi dank’ al video, kiu cirkulas en la sociaj retoj, en kiu kongaj artistoj, muzikistoj kaj aktoroj kuniĝas por subteni tiun kampanjon.

https://www.youtube.com/watch?v=OPswqB2M38k

Aliparte, la kinŝananoj estis petitaj foti albinojn el ilia medio, kaj publikigi ilin en ilia konto kun la mencio « fiere Ndundu – unu albino, unu kaĵolo, unu vivo ». Laŭ Yan Mambo, albino kaj iniciatinto de la kampanjo, « la termino "Pli da koloroj” priskribas mondon pli buntan, pli unuiĝintan ; la mondo estas mozaiko en kio la homoj malsimilas pro ilia haŭtkoloro, iliaj religioj, sed tiuj diferencoj ne devas apartigi nin. La celo estas lukti favore al rasa egaleco kaj defendo de la malplimultoj. »

« Marŝado por unuiĝo kaj frateco »

Konscia ke la problemo tuŝas ankaŭ kelkajn albinojn, viktimojn de malsuperaj kompleksoj, Yan Mambo aldonas : « La batalo restas permanenta en DRK. Mwimba Texas, unu el la antaŭuloj, kiuj helpis nin en tiu lukto, batalis de jaroj sed ni ekkonscias, ke la diskriminacio estas tutmonda plago. Ĉiuj personoj ajnokaze, povas suferi pri ĝi. La plej grava sinteno por albino je tiu etapo, estas labori por meriti respekton. Estas tempo okupiĝi pri si mem kaj ne atendi kompaton de la aliaj. »

La festivalo estos riĉa per aktivaĵoj tiom sciencaj, kiom ludaj kaj kulturaj. Ekspozicio de pentristoj-modelistoj emfazos la verkojn de albinoj. Ankaŭ tricent virinoj kaj junulinoj estas atendataj por sekvi atelieron de formado pri virina entreprenismo. La celo ? Kiel fari de albinismo merkatikan atuton por sukcesigi aferon ?

Marŝado nomita « Marŝado por unuiĝo kaj frateco » estos organizita dum la lasta tago, antaŭ ol fermi la festivalon en la ritmo de konga muziko. Inter la artistoj, ĉeestos Lexxus Legal, la kolektivo Ndundu (orkestro de albinoj), N'Kash (albina kantisto), Christian Muyoli (albino, kiu estis malkovro de la konkurso Vodacom Best of the best 2015), Djino Kaporedji (disidento de Wenge BCBG de Jean-Bedel Mpiana), Paul Le Perc kaj ties grupo Jafrozz, la kolektivo Kinshasound kun ties amaso da artistoj (Mapipo, Sarah Kalume, Ms Becky...)

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }