Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 août 2015 7 16 /08 /août /2015 19:46
Deklaracio de la 88-a SAT-Kongreso en Nitro, 2015

16/08/2015

La 88-a Kongreso de SAT okazinta en Nitro (Slovakio) de la 8-a ĝis la 15-a de Aŭgusto 2015

  • reemfazas la rajton de la homoj el la tuta mondo memstare kaj libere elekti vivi kaj loĝi tie, kie ili naskiĝis aŭ kie ajn estas al ili plej taŭge pro naturmediaj kialoj, profesiaj, politikaj aŭ aliaj bezonoj, konsiderante sennaciece kaj senlandlime siajn proprajn interesojn kaj ankaŭ tiujn de la tuta homaro ;
  • alvokas la registarojn respekti la liberon de penso kaj la privatecon kaj postulas la ĉesigon de la kontrolado de ĉia interkomunikado fare de sekretaj kaj nesekretaj agentejoj aŭ de organizoj, kiuj malpermesas liberecon kaj privatecon ;
  • instigas ĉiujn en la prijuĝo de ekonomiaj, sociaj aŭ ekologiaj krizoj ĉiam konsideri la klasbatalajn aspektojn, kiuj estas internaciaj, nepre konsiderante la sorton de tiuj, kiuj suferas pro ili, kaj kontraŭi la sintenon de la registaroj, de la dungistaro kaj de aliaj potenculoj ;
  • sendas siajn plej varmajn kuraĝigojn al la laboristoj kiuj memmastrumas siajn laborejojn, kiel ekzemple FaSinPat en Argentino ;
  • konsciante ke perforto estas samtempe necesa kaj nepravigebla salutas la socian revolucion okazantan en la regiono de Kobano ;
  • kun granda bedaŭro substrekas la gravecon de la malfacilaĵoj i.a. estigitaj de naciismo kaj kapitalismo, kiujn regule frontas homoj ;
  • sekve celas liberajn klerigajn interŝanĝojn por antaŭenigi nian komunan emancipiĝon.

Gvidrezolucio de la 88-a SAT-Kongreso en Nitro, 2015

Pri kongresoj

La SAT-Kongreso

  • elektis kiel kongresurbon de 2016 Hercbergon en Germanio (Herzberg am Harz),
  • alvokas la SAT-anojn sendi sugestojn por pliriĉigi la programon de tiu venonta SAT-kongreso- (ekzemple invitante sociajn aŭ laboristajn aktivulojn) kaj atentigas pri la neceso plej multnombre partopreni, ankaŭ pro la graveco de la urbo en la Esperanta komunumo,
  • rememorigas pri la ekzisto de helpofonduso por tiuj, kiuj bezonas financan helpon por partopreni la kongreson,
  • bonvenigas la inviton kongresi en Kragujevac’, Serbio, en 2017 kaj transdonas al la PK la taskon esplori kongreseblecojn en Svedio enLeŝefoŝ’ (Lesjöfors) kaj en Tunizio,
  • petas SAT-anojn, kiuj planas ĉeesti la Universalan Kongreson aŭ aliajn gravajn aranĝojn, plej frue anonci ĉu ili pretas kunlabori en la SAT-prezentoj aŭ transporti materialon por pli bone kunordigi la taskojn.

Pri aliaj taskoj

La SAT-Kongreso

  • konstatas ke Sennaciulo multe pliboniĝis dum la lastaj monatoj kaj gratulas la redaktoskipon,
  • instigas la SAT-anojn daŭre kontribui al Sennaciulo kajSennacieca Revuo, ĉu per verkado kaj sendado de artikoloj aŭ bildoj, ĉefe pri la situacio en landoj kaj regionoj kun socipolitikaj problemoj kaj pri projektoj trovi alternativajn solvojn, ĉu per kunordigado de jam proponitaj temdosieroj,
  • petas al la SAT-anoj riĉigi la SAT-retejon, por kio oni aranĝis vikisimilan metodon rekte kontribui,
  • petas al la SAT-anoj kunlabori por la projektoj de SAT-EFK kaj specife kontribui aŭ serĉi kontribuantojn por prezenti mozaikan rigardon al la unua mondmilito pere de kolektiva verko pri ĝi kaj ekzemple el landoj kiel Italio, Rusio, Balkanio, Britio ktp.,
  • instigas pluan kunlaboron inter SAT kaj E@I, ekzemple por reta kaj poŝtelefona uzado de PIV, kaj sugestas ke ankaŭ la poŝtelefona aplikaĵo estu senpaga, kaj instigas SAT-anojn aktive partopreni en la monkolekta kampanjo por financi tiun projekton,
  • petas paperajn reeldonojn de nova kolorbilda Plena Ilustrita Vortaro kaj de nova mola portebla Plena Vortaro,
  • invitas membrojn ĉefe ekster Francio kandidatiĝi kiel estontaj respondeculoj de SAT,
  • petas de la membroj akurate pagi sian kotizon kaj konsideri ke krom pago al la landa peranto ankaǔ eblas rekte pagi al SAT,
  • kaj petas de la landaj perantoj laŭeble precizigi siajn bankinformojn aldonante IBAN kaj BIC.

http://www.satesperanto.org/-2015-Nitro-.html

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }