15/08/2015
Dormejoj de migrantaj laboristoj, plu estas nur interplektaĵo de toloj faligitaj surgrunden. « Ŝajnis ke nia dormejo estis premegita per la pugno de giganto », atestas unu el ili.
Laboristaj dormejoj en la haveno Tjanĝino, nord-oriente de Ĉinio, plu estis ĵaŭdon 13an de aŭgusto, nur amaso da tolaĵoj, dum centoj da migrantaj laboristoj vicumis ĉe la urĝaj servoj de la malsanulejoj, post gigantaj eksplodoj en industria areo.
La eksploda serio, okazinta en la nokto de merkredo ĝis sabato, kaj kies plej forta ekvivalentis al la potenco de 21 tunoj da eksplodaĵoj, okazigis 44 mortintojn kaj pli ol 500 vunditojn, laŭ la lasta bilanco de la oficiala informagentejo "Nova Ĉinio".
La efiko de la eksplodoj, kaŭzitaj de incendio en stokejo de la havena areo, estis sentita laŭ pluraj kilometroj.
La luksaj rezidejoj rezistadis…
Ĵaŭdon matene, la sukuristoj plu kunportis ĉe la urĝaj servoj de la malsanulejoj, vunditojn sur brankardo, inter kiuj, kelkaj estis sangokovritaj.
Kuracisto singultis antaŭ la senviva korpo de fajrobrigadisto uniformvestita, kun haŭto nigrigita de la fumo. Almenaŭ 12 fajrobrigadistoj mortis en la eksplodoj.
Proksime de la tuŝita industria aero, luksaj rezidejoj, kies konstruado estis preskaŭ finita, rezistadis sufiĉe al la eksplodaj ŝokoj : nur kelkaj rompitaj vitroj kaj defalaĵoj alĵetitaj kontraŭ la fasadoj lasis konjekti la katastrofon, en la nova kvartalo de Binhai.
… Sed ne la loĝejoj de la laboristoj
Sed ne malproksime de la rezidejaj enklavoj, simboloj de la ĉina prospero, la dormejoj de la migrantaj laboristoj plu estis nur interplektaĵo de tolaĵoj faligitaj surgrunden.
La tagiĝaj lumoj lasis vidi sub tiuj amasoj da feraĵo, buntajn drapojn, kelkafoje makulitajn per sango.
Wang He, konstrulaboristo, vivis en unu el tiuj dormejoj malpli ol unu kilometron de la eksploda loko. Eksalte vekita, li frapis al si la kapon kontraŭ la plafono.
Wang atendis kun dek kolegoj ĉe la urĝaj servoj de la malsanulejo Gangku, kie la migrantaj laboristoj estis la lastaj plu traktataj, ĵaŭdon matene.
Deveninte de la malriĉa provinco Henano (centro), Wang He apartenas al la milionoj da migrantaj laboristoj, kiuj forlasis la ĉinan kamparon, por pli allogaj salajroj en la grandaj urboj.
Tiuj portempaj laboristoj vaste partoprenis al la ĉina kreskado, kies profitoj estas tre malegalece dividitaj.
En la malsanulejo TEDA, en la sama kvartalo, Zhang Hongjie, agento pri sekureco 50-jaraĝa, pacience atendas, kun kapo envolvita en bandaĝo, kaj brakoj kovritaj de tranĉaĵoj pro vitrosplitaĵoj.
« La eksplodo estis terura, mi preskaŭ svenis », li rakontis, antaŭ ol balbuti : « Mi pardonpetas, miaj ideoj ne estas klaraj, mi plu estas konfuzata ». Pro la detruado de sia dormejo, li ne scias kie li trapasos la venontan nokton, li aldonis.
Vitraĵoj rompitaj, venantaj de fenestroj kiuj eksplodis, diskovradis la grundon ĝis 3 kilometroj ĉirkaŭ la katastrofa loko, en la ruinigitaj stratoj.
Agento pri sekureco gardodeĵoras antaŭ banko, kies enirejo estis tute detruita, dum akvo defluanta el la tratranĉitaj tuboj inundas la grundon de la agentejo.