Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 août 2015 1 17 /08 /août /2015 10:23
Foto : Manifestacioj de viktimoj antaŭ la hotelo, kie la aŭtoritatoj kolektiĝis dum gazetkunveno. Photo: KEYSTONE/AP/PAUL TRAYNOR
Foto : Manifestacioj de viktimoj antaŭ la hotelo, kie la aŭtoritatoj kolektiĝis dum gazetkunveno. Photo: KEYSTONE/AP/PAUL TRAYNOR

17/08/2015

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/08/cinio-tiangino-la-laboristaj-dormejoj-estis-kiel-premegitaj-per-la-pugno-de-giganto.html

Ĉirkaŭ 200 viktimoj kolektiĝis lundon matene en Tianĝino por postuli monkompensojn aŭ helpon por rekonstruado, post la pasintsemajnaj eksplodoj. Ili akuzas la aŭtoritatojn pri ignorado de ilia situacio.

200 personoj kolektiĝis antaŭ hotelo, kie disvolviĝis gazetkonferenco de la vicurbestro de Tianĝino, He Ŝuŝan . « Tio estas la nura rimedo por altiri atenton de la registaro. Ĝis nun, ili ne atentis pri ni », bedaŭris Li Jiao, apudloĝanto de la areo, kiu apartenas al la 6300 evakuitaj personoj.

Trideko da policistoj kaj militistoj malhelpis la manifestaciantojn eniri en la hotelon, sed neniuj incidentoj okazis.

Plia eksplodo

La oficiala bilanco de la katastrofo atingas nun 114 mortinojn, pli ol 700 vunditojn kaj 7 malaperintojn, precipe fajrobrigadistojn, laŭ la oficiala informagentejo "Nova Ĉinio", kiu informas pri plia eksplodo lundon, multe malpli perforta ol tiuj, kiuj okazis merkredon. La fumo malaperis, sed flamoj plu videblas.

Dum la gazetkunveno, He Ŝuŝan konfirmis, ke 700 tunoj da natriocianido troviĝis en la stokejo , kie unu el la eksplodoj okazis. La purigado de la areo, konfidita al teamoj specialigitaj en manipulado de danĝeraj substancoj, eble finiĝos dum la tago, li daŭrigis.

Laŭ pluraj oficialaj amaskomunikiloj, la validigita reglamentaro malpermesis stokadon de danĝeraj produktaĵoj, tiom proksime de rezida areo. La Supera Populara Prokuroraro, komencis enketon pri « eventualaj kontraŭleĝaj aktivaĵoj, el kiuj potencaj ekscesoj aŭ manko al devo », laŭ "Nova Ĉinio".

http://www.bluewin.ch/fr/infos/faits-divers/2015/8/17/chine--pres-de-200-sinistres-manifestent-a-tianjin.html

Video :http://www.lefigaro.fr/flash-actu/2015/08/17/97001-20150817FILWWW00051-tianjin-des-centaines-de-sinistres-manifestent.php

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }