Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 août 2015 2 04 /08 /août /2015 12:45
Brazilo : Internacia Amnestio kaj la policaj perfortoj

04/08/2015

En kvin jaroj, pli ol 1500 personoj estis mortigitaj de la militista polico en Rio-de-Ĵanejro, estonta gastiga urbo de la Olimpiaj Ludoj, laŭ la ciferoj de "Internacia Amnestio". En raporto publikigita lundon 3an de aŭgusto 2015, la NRO asertas, ke tiuj murdoj estas ofte kontraŭleĝaj, policistoj pafantaj al suspektintoj jam vunditaj, aŭ kiuj submetiĝis. Ĝis nun, neniu reago de la brazila militista polico okazis.

En Brazilo pasintsemajne, la aŭtoritatoj anoncis, ke pli ol 85.000 policistoj kaj militistoj estos deplojitaj en Rio-de-Ĵanejro por garantii sekurecon de la OL en somero 2016, kiuj okazos de la 5a ĝis la 21a de aŭgusto.

Sed en raporto publikigita ĉi-lundon kaj titolita « Vi mortigis mian filon ! : murdoj plenumitaj de la militista polico en la urbo Rio-de-Ĵanejro » (en la angla), la organizaĵo Internacia Amnistio denuncas la metodojn uzitajn de la militista polico en tiu urbo : misproporcia uzado de perforto, senjuĝaj ekzekutoj, kaŝitaj en agoj de legitima defendo, nepuniteco…

« Unu jaron antaŭ la komenco de la Olimpiaj Ludoj, ni profitas la okazon por emfazi tiujn gravajn malrespektojn al homaj rajtoj, kaj instigi la aŭtoritatojn apliki la rekomenditajn disponojn menciitajn en la raporto de Internacia Amnestio. Temas ankaŭ pri mobilizado de la civitanoj ne nur en Brazilo, sed en la tuta mondo, en la celo uzadi nian kampanjon kaj premadi al la aŭtoritatoj », deklaras Reneta Neder, taskita pri homaj rajtoj ĉe "Internacia Amnestio" en Brazilo.

Brazilo : Internacia Amnestio kaj la policaj perfortoj

« Ĉesigi la neleĝajn ekzekutojn »

Dum tiuj kvin pasintaj jaroj, 1519 intervenoj de la militista polico finiĝis per hommurdoj en Rio-de-Ĵanejro, laŭ la ciferoj de "Amnestio", t.e 16% el la nombro de perfortaj mortintoj registritaj en la urbo. Post mortigitaj interpafadoj, oftaj inter policistoj kaj membroj de bando, estas malfacile determini precizajn respondecojn, notas la raporto, sed en la favelo Acari ekzemple – unu el la plej perfortaj en Rio -, naŭ el la dek hommurdoj atribuitaj de "Internacia Amnestio" al la polico en 2014, « prezentas kredindajn indicojn pri neleĝaj ekzekutoj », emfazas la NRO.

« Internacia Amnestio ne kontraŭstaras la Olimpiajn Ludojn en Rio en 2016, certigas Renata Neder, sed ni esperas, ke tiu evento kaj la internacia videbleco, kiun ĝi donas al la urbo, instigos la aŭtoritatojn preni sur sin repondecojn kaj aranĝi disponojn, por ke ŝanĝoj estu efektivaj ene de la polico. La celo estas ĉesigi la neleĝajn ekzekutojn en Rio-de-Ĵanejro, kaj malaltigi laŭ signifa maniero, la nombron de murdoj plenumitaj de deĵorantaj policistoj. »

http://www.rfi.fr/ameriques/20150804-bresil-amnesty-international-victimes-violences-policieres-rio-janeiro-2016

https://www.youtube.com/watch?v=mkjwDp-JKTI

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }