Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 août 2015 5 21 /08 /août /2015 15:12
Foto : familioj de malliberuloj antaŭ la enirejo de la malliberejo de Palmasola, apud Santa Cruz, ĵus antaŭ la vizito de la papo Francisko, pasintan julion. REUTERS/Stringer.
Foto : familioj de malliberuloj antaŭ la enirejo de la malliberejo de Palmasola, apud Santa Cruz, ĵus antaŭ la vizito de la papo Francisko, pasintan julion. REUTERS/Stringer.

21/08/2015

En Bolivio, la malsatstriko pliampleksiĝas en la sekureca malliberejo de Palmasola, la plej vasta kaj perforta el la lando. En la tria tago de tiu protest-movado, ili estas nun ĉirkaŭ 500 malliberuloj, kiuj rifuzas nutri sin por denunci la detenkondiĉojn kaj la karceran troloĝantaron. Troloĝantaro estas interalie kaŭzita de la provizora deteno en tiu lando, kiu atingas 84%, kaj estas la plej alta el tutaj Amerikoj.

La ĉefa postulo de la strikantoj temas pri plialtigo de la ĉiutaga pago ricevita de la malliberuloj, nun fiksita je 1 eŭro. Pago supozita kompensi la elpezojn de la tri ĉiutagaj manĝaĵoj. La malliberuloj ankaŭ postulas pli bonan aliron al la medicina flegado kaj juĝa administracio.

Bolivio : la malsatstriko pliampleksiĝas en la malliberejo de Palmasola

5.000 malliberuloj por 800 lokoj

La protest-movado komencas plivastiĝi al aliaj malliberejoj, dum la registaro proponis intertraktadon al la reprezentanto de la malliberuloj.

Konstruita por 800 malliberuloj, Palmasola loĝigas pli ol 5000 personojn, simbolo de troloĝantaro, kiu tuŝas 30 el la 45 malliberejoj de la lando, laŭ raporto de la bolivia Parlamento. Antaŭ du jaroj, perforta alfrontiĝo inter du rivalaj bandoj okazigis tridek mortintojn.

Dum sia restado en Bolivio, pasintmonate, la papo Francisko vizitis Palmasolan, kaj renkontis la malliberulojn. La bolivia registaro tiam planis programon de malobstrukciado de la malliberejoj, kaj plibonigon de la detenkondiĉo. Promeso, kiun rememorigas al ĝi la malsatstrikantoj de Palmasola.

http://www.rfi.fr/ameriques/20150821-bolivie-greve-faim-s-amplifie-prison-palmasola

https://www.youtube.com/watch?v=kAjB21NzLCo

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }