Unu semajnon post sia enretigo, tiu video atingas du milionojn da vidoj. Ni spektas la baratan repistinon Sofia Aŝraf, rakonti kiamaniere Unilever poluadas kaj venenas siajn laboristojn en Kodajkanal.
Unilever fakte instalis uzinon de termometroj en tiu barata urbo. Sed, laŭ la kantistino, ĝi ne avertis pri la danĝeroj de hidrargo, kaj ne protektis la laboristojn. Ŝi ankaŭ akuzas la multnacian firmaon, ke ĝi ĵetis defalaĵojn proksime de la uzino, poluante la grundon.
Fronte al la sukceso de la video kaj de la peticio, Unilever respondis per komunikaĵo : « Kvankam vastaj studaĵoj ne trovis pruvon pri damaĝo, nek kontraŭ la sano de niaj eks-laboristoj, nek kontraŭ la medio de Kodajkanal, ni plu tre serioze atentas pri tiu demando, kaj gravas por ni, ke ĝi estu solvita », indikis la firmao.