17/08/2015
Neplenaĝuloj memelturniĝas en la ĉefa centro por rifuĝintoj en Aŭstrio, kiu estas tute superŝutita, denuncis "Internacia Amnestio" post surloka vizito.
La organizaĵo pri defendo de homaj rajtoj priskribas katastrofan humanitaran situacion en Traiskirchen, apud Vieno, kie amasiĝas ĉi-semajnon 4000 migrantoj por 8000 lokoj, laŭ la ciferoj de la ministerio pri Internaj aferoj.
Aŭstrio, lando je 8,5 milionoj da loĝantoj, akceptas ĉiutage plurajn centojn da migrantoj, kiuj pliparte transiris Serbion kaj Hungarion. La lando konjektas alvenon de pli ol 80.000 pliaj migrantoj ĉi-jare, post 28.000 pasintjare.
2200 neplenaĝuloj estas en Traiskirchen, el kiuj 1700 ne estas akompanataj.
Infanoj memelturniĝas
La situacio de tiuj infanoj kaj adoleskantoj « estas aparte malstabila », alarmis vendredon Daniela Pichler, porparolante de "Amnestio" : « Ili ne ricevas la necesan flegadon, ne estas sufiĉe protektataj kaj fakte, memelturniĝas ».
Nun en Traiskirchen, almenaŭ 1.500 personoj dormas ekstere. "Amnestio" ankaŭ denuncis la uzadon de buso kiel ŝirmilo, kaj la aĉan staton de la sanitaraj instalaĵoj de la kampejo.
La NRO ankaŭ kritikas la tro malrapidan reagon de la registaro fronte al la krizo.
Aŭstrio decidis antaŭ du semajnoj, ke ĝi ne plu akceptos novajn migrantojn en Traiskirchen, emfazante la sanitarajn riskojn.
La registaro batalas kontraŭ la regionoj, kiuj malemas akcepti migrantojn, kaj ŝajne baldaŭ trudos al ili migrantan kvoton.