Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 août 2015 3 19 /08 /août /2015 20:33
Malgraŭ protestoj de ekologiistoj, malgraŭ teknikaj problemoj, la nafto-kompanio Shell rajtas rekomenci la kontrolon de boradoj en Arkta oceano, je serĉo de gaso kaj nafto.
Malgraŭ protestoj de ekologiistoj, malgraŭ teknikaj problemoj, la nafto-kompanio Shell rajtas rekomenci la kontrolon de boradoj en Arkta oceano, je serĉo de gaso kaj nafto.

19/08/2015

La brita-nederlanda nafto-kompanio "Royal Dutch Shell" rajtas denove ekspluatadi siajn boradojn en Arkta oceano. Kiel precizigas la informagentejo Reuters, « la "departemento pri internaj aferoj" liveris al la grupo, definitivan permesilon por prospektado en la Ĉukĉa maro, norde de Alasko ». Shell jam akiris tiujn koncesiojn sub la prezidenteco de Georges W. Bush.

Multaj incidentoj

La kampanjo pri esplorado de tiu areo estis interrompita antaŭ tri jaroj, pro pluraj kialoj. Unue : kontrolperdo de platformo, el kiu 18 laboristoj estis evakuitaj. Sed la ŝipo de la kompanio ankaŭ suferis pri ŝirado en sia ŝelo post kolizio kun altaj fundoj sude de Alasko. Tiu incidento interrompis la esplorprogramon, kies permesilo estis akordita de la "departemento pri internaj aferoj".

Arkto : Shell rajtas rekomenci siajn boradojn

Protestado de la ekologiistoj

Ankaŭ la defendantoj de naturmedio damaĝis tiun programon. Fine de julio ekzemple, 13 aktivuloj de Greenpeace pendiĝis al ponto en Oregono por bloki la revenon de la ŝipo Fennica al Pacifiko. Tiu glacirompilo, luprenita de la kompanio por transporti urĝan boradmaterialon plu estas nun en riparado…

La ekologiistoj ne intencas rezigni. Michel Brun, prezidento de la organizaĵo pri medidefendado Sierra Club petis de Barack Obama, « ke li modifu la celon fiksitan ok jarojn antaŭe de la eks-prezidento George W. Bush pri boradoj en Arkto, kaj ke li rezignu pri ĝia daŭrigo ». Li deziras ke ĉiuj boradoj en Arkto estu definitive malpermesitaj.

http://www.boursier.com/actualites/economie/shell-va-pouvoir-reprendre-ses-forages-en-arctique-28998.html?fil70

https://www.youtube.com/watch?v=mHgaasfwqZk

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }