Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 juillet 2015 3 22 /07 /juillet /2015 13:06
Usono : morto de Sandra Bland

22/07/2015

La 9an de julio, Sandra Bland, afrik-usona virino, 28-jaraĝa, direktiĝis al Napervielle, Ilinojo, por komenci novan laboron kiel agento en kolegio, dum ŝi estis arestita de la polico, ĉar ŝi neglektis indiki vojŝanĝon.

Kio sekvis tro oftas, kaj ilustras la kreskantan altiĝon de polica interna terorismo en Usono. Ŝi estis elaŭtigita de la polico ĉar, laŭ ili, ŝi havis bataleman konduton. Ŝi estis premita alteren fare de du agentoj. Video akirita de ABC7 pri arestado de Bland « montras Bland-n tute ne bataleman kun la agentoj, sed montras du oficirojn sur ŝia dorso. »

Atestanto raportis, ke « li vidis la policiston eltiri Bland-n eksteren, metantan sian genuon sur ŝian kolon, dum li jam arestis ŝin. » En tiu video, ni aŭdas Bland-n kontestantan la senmovigan metodon de la oficiroj.

Ŝi deklaras : « Vi vigle premas mian kapon surteren – Ĉu vi zorgas pri tio ? Mi eĉ ne povas aŭdi. » Ŝi poste estis forportita, ĉar ŝi agresis policiston, triagrada delikto, kaj malliberigita en la prizono Waller County, Teksaso.

La 13an de julio, ŝi mortis en sia ĉelo. Laŭ nekredebla maniero, la polico indikis, ke ŝi mortigis sin, kaj la malliberejo konfirmis.

La amikoj kaj familianoj asertas, ke tiu scenaro estas neimagebla, ĉar ili ja konas Sandra-n : ŝi estis junulino, kiu ĵus komencis novan laboron, kaj estis senpacienca plenumi sian novan projekton.

Sandra Bland estis liberparolema aktivulino, kiu kritikis la policajn perfortojn, kaj defendis la civitajn rajtojn. Ŝi ofte enretigis videojn, en kiuj ŝi parolis pri gravaj demandoj koncerne civitajn rajtojn, kaj iam ŝi deklaris : « … Mi estas tie por ŝanĝi la historion, ni vere povas sukcesi ».

La familio kaj amikoj de Sandra Bland opinias, ke krimo kaŭzis ŝian morton, kaj prave.

Ilia opinio plifortiĝas pro la fakto, ke la ĉefpolicisto de la sektoro Waller, Glenn Smith, kiu faris la unuajn publikajn komentojn pri la morto de Bland en malliberejo, estis provizore eksigita pro dokumentitaj kazoj de rasismo, kiam li estis ĉefpolicisto en Hempstead, Teksaso, en 2007. Post kiam lia provizora eksigo finiĝis, novaj plendoj pri rasismo okazis, kaj Smith estis definitive eksigita el ties posteno, kiel ĉefpolicisto de Hempstead...

http://le-blog-sam-la-touch.over-blog.com/2015/07/tueries-racistes-aux-etatsunis-la-mort-de-sandra-bland-truthout.html

https://www.youtube.com/watch?t=31&v=9DSKN-AkOIA

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }