Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 juillet 2015 6 18 /07 /juillet /2015 20:41
Usono : manifestacio en Novjorko, jaron post la murdo de Eric Garner

19/07/2015

Novjorko anoncis pasintan lundon, komunan akordiĝon je 5,9 milionoj da dolaroj kun la familio de Afrik-usonano mortigita en somero 2014 dum perforta arestado fare de la polico.

Eric Garner, 43-jaraĝa, suspektita pri vendo de cigaredoj, estis premita alteren de pluraj blankaj policistoj la 17an de julio 2014 ĉe Staten Insulo en Novjorko, dum li provis rezistadi.

En neprofesia video, oni vidas unu el ili, premi al li la kolon. Tiu praktiko estas kontraŭleĝa en Novjorko. Trodika kaj astmulo, Garner plurfoje plendis, ke li ne povas spiri, antaŭ ol sveni. Li mortis pro kora kolapso ĉe la hospitalo.

La ĝenerala kontrolisto de financoj en Novjorko, Scott Stringer, anoncis lundon fintraktitan akordon kun la familio de tiu patro de ses gefiloj.

Liaj proksimuloj lanĉis proceduron pasintan oktobron, postulante 75 miliardojn da dolaroj, « pro neglekto, senprudenteco kaj manko de zorgoj ». Ili aparte celis ok policistojn, la urbon Novjorkon kaj la urban policon.

La leĝkuracisto konkludis, ke lia morto estas « hommortigo ».

La decido de granda ĵurio, komence de decembro, senkulpigi la blankan policiston, kiu uzis tiun malpermesitan teknikon, estigis ondon da manifestacioj kelkfoje perfortaj, en kunteksto de viglaj streĉoj, post pluraj aferoj de policaj perfortoj kontraŭ Nigruloj en Usono, de post la somero 2014.

http://www.lapresse.ca/international/etats-unis/201507/13/01-4885252-new-york-va-verser-59-millions-a-la-famille-deric-garner.php

Video : La 17an de julio 2015, miloj da personoj manifestaciis sur la stratoj de Novjorko por denunci la policajn perfortojn, kiuj tuŝas precipe la nigrajn laboristojn, kaj postuli justecon. La manifestacio estis subpremita, kaj almenaŭ du dekoj da manifestaciantoj estis arestitaj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }