Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 juillet 2015 5 17 /07 /juillet /2015 20:34
Unuiĝinta Reĝlando : Strikrajto : David Cameron ekbatalas kontraŭ la sindikatoj

18/07/2015

La konservativuloj volas malfaciligi efektivigon de strikoj.

Ĉu reveno al Taĉeraj jaroj ? David Cameron, brita ĉefministro, frontis la sindikatojn ĉi-semajne. La konservativa estro, reelektita en majo, deponis leĝprojekton, kiu strikte enkadrigos la strikrajton en Unuiĝinta Reĝlando. La teksto antaŭvidas plurajn obstaklojn por malfaciligi efektivigon de strikoj. Unue, la partopreno de pli ol 50% el la salajruloj koncernataj de la movado, estos bezonata. Dua obstaklo, almenaŭ 40% inter ili konsentu pri la striko en la entreprenoj aŭ administracio plenumanta publikservadon. La sektoroj pri sano, edukado aŭ transportoj, la sektoroj en kiuj, la strikoj plej oftas kaj plej malpopularas, estas celitaj. La teksto ankaŭ ebligas la dungintojn anstataŭigi la strikantojn pere de portempaj laboristoj.

« Estas juste starigi tiujn limojn, opiniis David Cameron antaŭ la deputitoj. La strikoj devus okazi nur lastrimede ». « Ni ne provas nuligi la strikrajton », asertis ĉe la BBC, Nick Boles, unu el la Ŝtatsekretario en la Ministerio pri Ekonomio. La registaro substrekas, ke plejparte el la strikoj, tiujn pasintajn jarojn, tamen okazintus, eĉ kun tiuj pli striktaj reguloj. Tio estis la kazo de tiu striko pasintsemajne, kiu paralizis la Londonan metroon dum 24 horoj. La grandaj strikoj en la sanservoj, pasintjare, inverse, ne povintus okazi, ĉar la procento de partoprenantoj klare malsuperis 50%.

Unuiĝinta Reĝlando : Strikrajto : David Cameron ekbatalas kontraŭ la sindikatoj

Politika ago

La nova leĝo estas antaŭ ĉio, politika ago. La konservativuloj de David Cameron nun regas solaj, inverse al la antaŭa periodo, kiam ili koaliciis kun la centristoj.

Ili do povas efektivigi la tutecon de sia programo. La strikoj estas maloftaj en Unuiĝinta Reĝlando, kvankam movadoj en la publikaj servoj ne estas eksterkutimaj. Averaĝe, oni nombris 24 nelaboritajn tagojn por 1000 salajruloj dum la dek lastaj jaroj. En Francio, tiu procento estis je 79 por 1000 en 2013 kaj 60 por 1000 en 2012. La nombro de sociaj movadoj kolapsis en Unuiĝinta Reĝlando post la alfrontiĝoj de la jaroj 1970aj kaj 1980aj.

La sindikatoj vigle protestis. « Tio estas aĉa atako kontraŭ la laboristaj rajtoj », diris Frances O'Grady, ĝenerala sekretario de TUC, la sindikata konfederacio. La laborista partio promesis nuligi la leĝon okaze, se ĝi revenas je la potenco en 2020. Per tiu teksto, David Cameron antaŭ atakas la financadon de la "Labour". De nun, la Britoj kiuj kotizas al sindikato devos streki fakon, se ili deziras ke ilia aliĝo financu la laboristan partion, dum tio estis ĝis nun aŭtomata.

http://www.lesechos.fr/journal20150717/lec1_monde/021209963895-droit-de-greve-david-cameron-part-en-guerre-contre-les-syndicats-au-royaume-uni-1137850.php

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }