Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 juillet 2015 3 29 /07 /juillet /2015 08:53
Turkio : perforta eskalado
Turkio : perforta eskalado

29/07/2015

La 20an de julio, EIIL (Islama Ŝtato en Irako kaj Levantenio) kulpis pri bombatako, kiu mortigis 32 personojn kaj vundis 100 civitanojn en la urbo Suruç (provinco de Şanlıurfa), urbo ĉe landlimo de Kobani. Ankaŭ du policistoj estis mortigitaj fare de membroj de la "Laborista Partio en Kurdio" (PKK) en la nokto de la 22a de julio, dum ili dormis hejme. En tiu kunteksto, EuroMed Rajtoj esprimas siajn plej viglajn zorgojn koncerne la amasan operacion de arestadoj, kaj la malrespekton de homaj rajtoj en Turkio.

Responde al tiu atako, la turka registaro anoncis, ke ĝi persekutos la kulpantojn, lanĉis aeratakon kontraŭ EIIL, kaj arestis plurajn aktivulojn de la terorista organizaĵo.

"EuroMed Rajtoj" tamen estas konsternata ekscii, ke la turka registaro plenumis amason da arestadoj en pli ol tridek urboj de la lando kaj arestadis pli ol 800 personojn, ĉefe kurdajn opoziciulojn kaj maldekstrulojn de la "Demokratia Partio de la popoloj" (HDP).

La retpaĝaroj de la opozicio estis blokitaj, kaj la polico intervenis en la lokaloj de la Sindikato de instruistoj (Egitimsen) la 25an de julio. Kvankam la turkaj aŭtoritatoj permesas ilian eniron en la ĉefurbo por ĝui medicinan flegadon, familioj devenantaj de Kobani kaj dezirantaj atingi Ankaron estis arestitaj.

Ankaŭ Rona Temelli, sekretariino de la virina sekcio de la sindikato de funkciuloj en sociaj kaj sanaj servoj, bazita en Ankaro estis arestita. Civitanino, Günay Özarslan, estis mortigita en Istanbulo fare de la policistoj, ĉar ŝi laŭdire rezistis.

https://www.youtube.com/watch?v=pFBvuUAtAjo

Peace Block, movado konsistanta el politikaj partioj kaj organizaĵoj de la civita socio, el kiu la Asocio pri homaj rajtoj (IDH) membro de "EuroMed Rajtoj", anoncis, ke ĝi organizos grandan manifestacion favore al paco en Istanbulo. La guberniestro de Istanbulo decidis malpermesi tiun manifestacion sub preteksto de sekureco.

Ĉiuj ĉi operacioj estas plenumitaj kaŭze de nova aranĝaro pri sekureco, validigita pasintan aprilon.

"EuroMed Rajtoj" denuncas la perfortan eskaladon en Turkio. La ĵusaj epizodoj de perforto en la lando konsistigas gravajn malobservadojn de homaj rajtoj, kiel rajto al vivo, gazet- kaj interreta liberecoj, kaj kunsida libereco.

« Ni admonas la turkajn aŭtoritatojn, ke ili respektu la rajtojn de la individuoj okaze de arestado. Administraciaj kaj juraj enketoj devas plenumiĝi koncerne la funkciulojn kiuj malrespektas homajn rajtojn », deklaris Michel Tubiana, prezidanto de "EuroMed Rajtoj".

http://euromedrights.org/fr/publication/escalade-de-la-violence-en-turquie-nouveau-coup-dur-pour-les-droits-humains/

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }