/image%2F0553642%2F20150726%2Fob_2201b1_turkio.jpg)
26/07/2015
Foto: Turka policisto eskortas supozitajn membrojn de la grupo Islama ŝtato post ilia arestado, en Istanbulo, la 24an de julio. AFP PHOTO / OZAN KOSE
La turka polico ekplenumis vendredon 24an de julio, dum matene, preskaŭ 300 arestadojn. Kelkaj individuoj estas ligitaj al la grupo "Islama ŝtato", sed plimulte estas kurdaj aktivistoj, kaj aliaj ekstrem-maldekstruloj. Tiuj arestadoj provokas miksitajn reagojn ene de la turka politika klaso.
Vendredon vespere 24an de julio, post arestado de preskaŭ 300 personoj, la turka registaro esprimis sian kontentiĝon. La Ĉefministro deklaris, ke li plu subpremos la plej radikalajn opoziciojn. La respublika prezidento Recep Tayyip Erdoğan ne kaŝis, ke li persone lanĉis ordonon por tiu kaptado. Li intencas apliki la plej grandan firmecon kontraŭ ĉiuj teroristaj organizaĵoj, kia ajn ili estu : grupo "Islama ŝtato", PKK aŭ DHKP-C (Revolucia fronto-partio por liberigo de la popolo). « Ĉiuj ĉi minacas la unuiĝon de la Ŝtato », asertis la Respublika prezidento.
La maldekstra kaj kurda opozicio substrekas tamen siaflanke, ke la arestadoj celis ĉefe la demokratian opozicion, dum la islamaj retoj, la dormantaj ĉeloj de la organizaĵo "Islama ŝtato" ŝajne ne estis malfortikigitaj. La granda plimulto el tiuj arestadoj fakte koncernis Kurdojn kaj la alevan maldekstrularon. La amaskomunikiloj emfazas aliparte la diferencon de traktado inter islamistoj, alvenantaj kun la manoj en la poŝoj ĉe la Direkcio pri sekureco, kaj la aliaj, mankatenitaj, buŝoŝtopitaj kaj molestitaj de la policistoj.
« Kiamaniere la loĝantaro povas akcepti, ke unuflanke, oni tute klare scias kiuj estas je la fonto de perforto, kaj ke aliaflanke oni ekplenumas arestadojn je tiel ampleksa maniero inter la maldekstraj fortoj, revoluciaj kaj demokratiaj, kaj ĉefe inter la kadroj de HDP ? » sin demandas la kunprezidantino de la por-kurda partio HDP (Demokratia Partio de la Popoloj), Figen Yüksekdag. Laŭ ŝi, la turka registaro celas pli la opoziciulojn, ol la organizaĵon "Islama ŝtato".
« Hodiaŭ, kiuj estas en la celilo de la politika potenco, de tiu provizora registaro, tiuj estas la demokratiaj fortoj de la lando, ŝi denuncas. Ĉar la potenco AKP plu funkcias nur per instinkto de memkonservo, tiom ĝi suferis pri balotaj aŭ diplomatiaj malsukcesoj antaŭnelonge. »
/image%2F0553642%2F20150726%2Fob_e3022c_turkio.png)
La CHP, la kemalisma opozicio, ŝajnas siaflanke tro okupata finatingi intertraktadojn por formi registaran koalicion, kaj plu silentas pri la temo. La opozicio estas paralizita de la ideo fali en kaptilon, en kiu AKP profitos la nunan situacion, por restadi ĉe la potenco kaj/aŭ gajni la anticipajn balotadojn, kvazaŭ neeviteblajn nun, kun plueco de favora traktado por la simpatiantoj de la grupo "Islama ŝtato", ĉieestanta sur la turka teritorio.
http://www.rfi.fr/europe/20150724-vague-arrestations-turquie-opposition-craint-piege-etat-islamique/