Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 juillet 2015 4 23 /07 /juillet /2015 15:01
Turkio : Labourstart kampanjo : hontindaj kontraŭsindikataj praktikoj ĉe fabrikisto de mansakoj po 1000 Eŭroj

23/07/2015

Jen kontraŭsindikataj taktikoj de la kompanio SF Cuirs en Izmir, Turkio, okazintaj tiujn pasintajn semajnojn :

Maldungado de 14 membroj de la sindikatoj de salajruloj, sekvata de propono pri redungo, kondiĉe ke ili eksiĝu el la sindikato,

Peto, ĉe la surloka tribunalo, de ordono por meti sindikatan flagrubandon en gardejon, kaj blokado de la informoj rete diskonigitaj de la sindikato,

Plendo kun peto de domaĝkompenso kontraŭ la sindikato.

La longa listo de malrespekto al laborrajto estas kontraŭdira kun la « ĝeneralaj principoj de sub-traktado » de la ĉefa aĉetanto Mulberry, famega komerca marko en Unuiĝinta Reĝlando pro siaj luksaj mansakoj kaj bagaĝoj, kiu decidis ignori la aferon. Dum tiu tempo, la sakoj fabrikitaj en Izmir plu estas venditaj po pli ol mil eŭroj.

La laboristoj de SF Cuirs volas organiziĝi ene de Deriteks, la turka sindikato de la ledlaboristoj, filio de IndustriALL.

Sendu mesaĝon al la direkcioj de SF Cuirs kaj Mulberry por atentigi tiujn ambaŭ societojn pri ilia sociala respondeco, akordante al tiuj laboristoj de Izmir, voĉon en ilia uzino.

Turkio : Labourstart kampanjo : hontindaj kontraŭsindikataj praktikoj ĉe fabrikisto de mansakoj po 1000 Eŭroj

Partnerece kun IndustriALL, kiu reprezentas 50 milionojn da laboristoj en 140 landoj en la sektoroj de energio, minoj kaj manufakturo, kaj konsistigas novan solidarecan tutmondan forton en lukto por pli bonaj laborkondiĉoj kaj sindikataj rajtoj.

Turkio : Labourstart kampanjo : hontindaj kontraŭsindikataj praktikoj ĉe fabrikisto de mansakoj po 1000 Eŭroj

Retmesaĝo :

M. Thierry Adretta, Ĝenerala Direktoro, Mulberry,

M. Giraud, Proprietulo, SF Leathers,

Mi kuniĝas kun IndustriALL aldonante mian subtenon al viaj dungitoj en Izmir. Ili rajtas aliĝi al Deriteks kaj formi sindikaton en via establejo.

Dum viaj laboristoj fabrikas sakojn por aliaj markoj kaj aĉetantoj, mi estas aparte ŝokita, ke Mulberry ebligas daŭrigadon de tiuj ekscesoj en produktado de luksaj mansakoj.

La klientoj, kiuj pagas pli ol 1.000 eŭrojn por ĉiu mansako, atendas, ke la laboristoj, kiuj zorge fabrikas ĝin, profitas minimume, de la fundamentaj internaciaj normoj pri la laboro.

Haltigu la agresojn, la timigon kaj la minacojn, kaj respektu la rajton de viaj laboristoj organiziĝi kaj kolektive intertraktadi.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }