15/07/2015
La sudanaj aŭtoritatoj devas tuj liberigi 10 virinojn arestitajn en la ĉefurbo, Ĥartumo, pro « maldecaj vestaĵoj ». La menciitaj akuzoj devas esti forlasitaj.
Ĉe la momento de ilia arestado, tiuj virinoj, kristanaj studentinoj, devenantaj de la montoj Nuba en Sud-Kordofano, suferanta pri milito, surhavis pantalonojn aŭ jupojn. La polico pri publika ordo arestis 12 virinojn fronte al la evangelia baptista preĝejo, kie ili ĉeestis ceremonion, la 25an de junio.
Skandalas, ke tiuj virinoj riskas vipfrapojn, ĉar ili elektis jupon aŭ pantalonon kiel vestaĵon. Sudano devas forlasi la persekutojn, kaj tuj liberigi tiujn virinojn. Orlo ne estas krimo.
10 VIRINOJ, AĜAJ DE 17 ĜIS 23 JAROJ, RISKAS SKURĜADON
Du inter ili estis liberigitaj. La 10 aliaj estis akuzitaj kaj ĉeestos tribunalon venontsemajne. Se ili estos kulpigitaj, ili povos ricevi 40 skurĝbatojn.
Krom la 17-jaraĝa studentino, kies kazo estos ekzamenata de tribunalo por neplenaĝuloj, la aliaj virinoj aperos ĉe la tribunalo la 13an, 16an kaj 17an de julio.
LEĜO KIU OFENDAS LA VIRINAJN RAJTOJN
La leĝo pri publika ordo estas trudita je maniero ege diskriminacia, kaj tute netaŭga en Sudano. Ĝi atentas la virinajn rajtojn.
Ni ankaŭ petas de la sudana registaro, ke ĝi abolu la « krimon » pro « maldecaj vestaĵoj » enskribitan en la artikolon 152 de la Sudana Punkodo (1991). Tiu artikolo atribuas al la polico pri publika ordo, grandan eblecon arestadi ĉiun personon surhavantan « maldecajn vestaĵojn ». Se la persono estas juĝita kiel kulpa, ĝi povas ricevi 40 skurĝbatojn aŭ monpunon, eĉ ambaŭ.