/image%2F0553642%2F20150727%2Fob_761202_rusio.jpg)
27/07/2015
Aktivistoj pri samseksemaj rajtoj anoncis ĉi-lundon, ke la aŭtoritatoj de Sankt-Peterburgo malpermesis gejan fieron antaŭviditan la 2an de aŭgusto en la stratoj de la dua urbo en Rusio.
« La aŭtoritatoj pretekstas leĝon malpermesantan samsekseman propagandon ĉe neplenaĝuloj, kiun tiu manifestacio povus malrespekti ». La organizantoj jam deponis peton por "geja fiero" la 25an de julio en Sankt-Peterburgo, kiu estis ankaŭ forpuŝita de la urba administracio pro « pli-malpli samaj kialoj », daŭrigas la komunikaĵo.
/image%2F0553642%2F20150727%2Fob_6442eb_rusio.png)
« Indigneco »
Laŭ la surlokaj amaskomunikiloj, veterana asocio grupiganta interalie eks-paraŝutistojn, esprimis sian « indignecon » fronte al projektoj organizi gejan fieron la 2an de aŭgusto, kiu estas tradicia festotago por la aerveturigitaj fortoj en Rusio.
Rusio, kie samseksemo estis juĝita kiel krimo ĝis 1993, kaj kiel mensa malsano ĝis 1999, alprenis en 2013 leĝon, kiu punas je mono kaj malliberejo ĉian agon pri samseksema « propagando » ĉe neplenaĝuloj. La samseksemuloj suferas kreskantan perforton, ofte toleratan eĉ « kuraĝigitan » de la aŭtoritatoj, denuncis en decembro la organizaĵo pri defendo de homaj rajtoj "Human Rights Watch" (HRW).
http://www.20minutes.fr/monde/1658351-20150727-russie-gay-pride-interdite-saint-petersbourg