Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 juillet 2015 1 20 /07 /juillet /2015 21:26
NUR DE NI VENOS LA ŜANĜO

20/07/2015

Gvidanto ne bezonatas por antaŭeniri en nekonataĵon. La nura providenca homo de ĉiu el ni, estas ni mem. Nia nura familio, estas la homaro. Nia nura patrio, estas la Tero. Ĉiuj ĝendarmoj el la tuta mondo ne malhelpos tion.

Iam venos la nova jaro. La nova jaro, kiam la fetoj baraktos por naskiĝi. La nova jaro, kiam la vivo estos ekstere, ĉie kaj transe. La nova jaro, kiam la parolo, imago, ribelo kaj kreado estos liberigitaj. La nova jaro, kiam ni ne plu timos.

Timo malklarigas, difektas, ruinigas esperon. Sed ni ne bezonas esperon por entrepreni, lukti, rezisti. Kondiĉi niajn agojn al perspektivo de rezulto, tio estas aranĝi al si spekulativan logikon. Tio estas paŭsi la erarajn rondojn, kiujn sekvas la kutimaj rondoj de grego. Tio estas sekvi, taksi kaj atendi. Atendi ampleksan iniciaton. Entuziasmigan iniciaton. Ĉiam atendi. Plu atendi. Tia estas la kaptilo de probableca kalkulo, kiu kondukas al senmoviĝo kaj nekapableco. Tia estas la sorĉo, kiu prokrastas la multobligadon de flankenpaŝoj.

Ne indas esperi aŭ malesperi, sed agadi neatendante, ke la ŝanĝo venas de aliloke, de pli alte, de pli malproksime, de pli fortike. Nenio estas pli forta, ol la sinergio de koleraj malfortikuloj. Nenio estas pli granda, ol la kolektiĝo de la malaltranguloj, deciditaj ne plu esti tia. Nenio estas pli malproksima, ol la lasta plenumenda paŝo, ne antaŭen, sed flanken. Nenio povas sin oponi al tiu malobeado, se la obĵetantoj multobliĝas kaj manifestiĝas unu post la alia, cedante nenion al bagatelaj kalkuloj pri nesondeblaj perspektivoj.

La ŝanĝo venos nur de ni mem. La neesperita celo okazos nur, se ni preteriras la striktan spekulativon pri ĝi, se ni vere ekpaŝas al ĝi, se ni elektas aŭdacon ne kredante pri la aŭguroj – bonaj kaj malbonaj. Gvidanto ne bezonatas por antaŭenpaŝi en nekonataĵon. La nura providenca homo de ĉiu el ni, estas ni mem. Nia nura familio, estas la homaro. Nia nura patrio, estas la Tero.

Ĉiuj ĝendarmoj el la tuta mondo ne malhelpos tion. La defio de La Boétie estas plu plenumenda. Kiam ni estos deciditaj ne plu enservutiĝi, ne plu servi nin, ne plu sklaviĝi, ni estos liberaj.

YANNIS YOULOUNTAS · 19/07/2015

http://blogyy.net/
http://jeluttedoncjesuis.net/

neniammilitointerni - dans Alternativoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }