Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 juillet 2015 6 04 /07 /juillet /2015 19:19
Post la morto de junulo, submetita al strangolado fare de policistoj, la politika ĉefurbo spertis plurajn noktojn da ribeloj.
Post la morto de junulo, submetita al strangolado fare de policistoj, la politika ĉefurbo spertis plurajn noktojn da ribeloj.

04/07/2015

Ĉirkaŭ 200 personoj estis arestitaj en Hago en la nokto de la 2a ĝis la 3a de julio, raportas NRC Handelsblad. Li ŝajne mortis pro sufoko, aserto konfirmita de la publika ministerio, post unua aŭtopsio. La kvin policistoj estis provizore eksigitaj.

La ĵurnalo rakontas, ke la viro disputis kun la policistoj dum koncerto. Li minacis ilin avertante ke li estas armita, kaj la policistoj plakis lin alteren per strangola ekkapto.

De kvar sinsekvaj noktoj, la urbo estas scenejo de ribeloj post la morto, la 27an de junio, de Miĉ Henriquez, viro 42-jaraĝa mortinta « tre probable post policaj perfortoj ».

NRC memorigas en ĉefartikolo la « kontestindan » karakteron de tia ekkapto. Ĝi estas utiligata por svenigi la arestiton, interrompante lian sangan cirkuladon, aŭ lian spiradon. En kelkaj landoj, la policistoj rajtas uzadi ĝin, nur kondiĉe, ke ili estu en danĝero. Ĉu la kondiĉoj, en kiuj okazis la arestado de Miĉ Henriquez pravigis la strangolan ekkapton? sin demandas la ĵurnalo. Jes aŭ ne, ni povas tutsimple demandi nin ĉu ekkapto tia, estas akceptebla. La ministro pri internaj aferoj kaj la ĉefpolicisto devas klarigojn » konkludas la ĵurnalo.

Nederlando : Hago : ribeloj post policaj perfortoj

Tiu viro devenas de Aruba - karibia insulo nederlanda – la policistoj estis rapide suspektitaj pri agado kun rasismaj motivoj, notas la ĵurnalo. La videoj de la arestado cirkulas en la sociaj retoj. Similaĵoj kun Usono estas elvokitaj, kie la policaj perfortoj kontraŭ Nigruloj estigis gravajn ribelojn », aldonas la ĵurnalo.

http://www.courrierinternational.com/article/pays-bas-emeutes-la-haye-la-suite-de-violences-policieres

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }