Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 juillet 2015 6 11 /07 /juillet /2015 14:15
Postvivantoj de la masakro de Hereroj, en 1907. Ullstein Bilderdienst via Wikimedia Commons.
Postvivantoj de la masakro de Hereroj, en 1907. Ullstein Bilderdienst via Wikimedia Commons.

11/07/2015

Ni ofte forgesas, ke Germanio estas eks-kolonia potenco, unuflanke ĉar ĝi komencis okupadi teritoriojn situantajn ekster eŭropa kontinento, nur post ĝia unuiĝo en 1871, (t.e tri jarcentojn post Francio kaj Britio), aliparte ĉar ĝia kolonia imperio, koncentrita sur la afrika kontinento, estis malpli vasta ol tiuj, de siaj rivaloj.

La germana koloniado estis aparte sanga en Namibio, okupata inter 1884 kaj 1915, kie ribelo de popoloj hereroj kaj Namoj estis subpremita inter 1904 kaj 1907 de la germana armeo, okazigante pli ol 100.000 viktimojn ĉe ambaŭ etnoj. Sendita surloken, la germana ĝeneralo Lothar von Trotha dekretis en sia « ordono de detruado », ke « ĉiu Herero troviĝanta sur la germana teritorio estu pafmortigita ». Tridek jarojn antaŭ venko de naziismo, pluraj miloj da Hereroj kaj Namoj estis senditaj en koncentrejojn, kie provosoj lasis ilin morti pro malsato, soifo kaj malsano. La kranioj de la viktimoj estis poste senditaj al Germanio, kie ili utilis kiel objekto de « sciencaj » studoj por la defendantoj de rasistaj teorioj. De post 2011, la germana registaro konfidis plurajn dekojn da tiuj ostoj al Namibio.

Sed 100 jarojn post perdo de sia kolonio, konkerita dum la Unua Mondmilito fare de la trupoj de Sud-afrika Unuiĝo, Germanio ne oficiale agnoskas ekzistadon de tiu genocido, kiel denuncas la germana ĵurnalo "Die Tageszeitung". Ĉi-okaze, namibia delegacio konsistanta el reprezentantoj de la popoloj Herero kaj Namo iris ĉi-semajnon en Berlinon por peti oficialajn ekskuzojn, sed akiris neniun intervidiĝon, nek kun la prezidento Joachim Gauck, nek kun alia reprezentanto de la germana registaro :

« Oficiale, la federala registaro emfazas, ke ĝia kunparolanto estas la namibia registaro. Neoficiale, ĝi dubas pri la reprezentanteco de la delegacio, kiu venis en Germanion. Laŭ ili, ekzistas tro da rivalaj reprezentantoj de la popolo Herero, eksplikas altranga diplomato. »

Klarigo, kiun forĵetas Vekuli Rukoro, ĉefo de la popolo Herero kaj membro de la delegacio, kiu kvalifikas ĝin en "Die Tageszeitung", kiel « kolonian pretekston », kaj kiu petas oficialan agnoskon de la masakro kiel genocido, oficialajn ekskuzojn, kaj organizadon de rondotablo kun la idaro de la viktimoj.

Kiel rimarkigas la berlina ĵurnalo, sur la memormonumento dediĉita al la viktimoj de tiuj masakroj, kiu troviĝas en Berlino, la termino « genocido » ne figuras. Krome, ĝi estas lokita tuj apud alia memormonumento dediĉita al la germanaj soldatoj mortintaj dum tiu kolonia milito:

« Oni imagas, kio okazus se Germanio omaĝis la viktimojn de la Ŝoaho kun steleo metita antaŭ memormonumento dediĉita al la naziaj batalantoj. »

Namibio : genocido, kiun Germanio plu rifuzas agnoski

La vizito de la namibia delegacio en Berlino tamen ne estis vana.

La prezidento de Bundestag, Norbert Lammert (CDU), publikigis ĉi-semajnon en la semajna gazeto "Die Zeit", artikolon en kiu li kvalifikas kiel « genocidon » kaj « rasan militon » la masakrojn plenumitajn de la germana armeo en Namibio.

Tio estas paŝo al oficiala agnosko, al kio aldoniĝas ankaŭ alvoko lanĉita de la germana organizaĵo «Völkermord verjährt nicht!» (« Preskripto ne ekzistas koncerne genocidon ») kaj subskribita interalie de pluraj opoziciaj deputitoj, kiu estis transmetita al la administracio de la federala prezidenteco.

http://www.slate.fr/story/104153/namibie-genocide-allemagne

neniammilitointerni - dans Historio
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }