Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 juillet 2015 4 30 /07 /juillet /2015 08:47
Kandeloj instalitaj en Meksikurbo por omaĝi la 43 malaperintajn studentojn de Iguala. AFP PHOTO/Alfredo ESTRELLA
Kandeloj instalitaj en Meksikurbo por omaĝi la 43 malaperintajn studentojn de Iguala. AFP PHOTO/Alfredo ESTRELLA

30/07/2015

Sesdek komunaj fosoj entenantaj almenaŭ 129 korpojn : tio estas la terura bilanco de dek monatoj da esplorado, plenumitaj de la aŭtoritatoj de la Ŝtato Guerrero, sude de Meksiko, post la malapero de 43 studentoj ĉe Iguala, la 26an de septembro 2014. Sed neniuj trovitaj homrestaĵoj koincidas kun la korpoj serĉitaj je la komenco.

La ciferoj liveritaj de la ĝenerala prokuroro de Meksiko estas nur partaj. Ili koncernas nur la komunajn fosojn analizitajn fare de specialigita personaro. Oni tamen atingas la ciferon de 129 kadavroj trovitaj en dek monatoj, inter kiuj 20 virinoj.

Tamen, neniu koincidas kun tiuj de la studentoj, malaperintaj pasintan septembron en tiu Ŝtato Guerrero, kie karteloj interbatalas por kontroli la ŝakradon de opio, grandkvante produktata surloke.

Meksiko : en 60 trovitaj amastombejoj, neniu studento de Iguala

La 43 studentoj venintaj manifestacii en la urbo Iguala la 26an de septembro ŝajne estis interkaptitaj kaj liveritaj fare de koruptitaj policistoj al bando, kiu murdis ilin, ĉar ili kredis, ke ili estas membroj de konkurenca grupo.

De tiam, dekoj da policistoj kaj membroj de bandoj estis arestitaj, same kiel la urbestro de Iguala kaj ties edzino, kiu estas la fratino de tri narkotaĵ-ŝakistoj. Dimanĉon, ĉe datreveno de ilia forkapto en 2015, kiel ĉiumonate, parencoj kaj proksimuloj de la studentoj manifestaciis en Meksikurbo por akiri remalfermon de la dosiero.

Multaj dubas pri la registara versio. Pasintsemajne, la "Nacia komisiono pri homaj rajtoj" trovis almenaŭ 30 erarojn en la enketo. Ĉirkaŭ 20.000 personoj estas hodiaŭ deklaritaj kiel malaperintaj en Meksiko.

http://www.rfi.fr/ameriques/20150728-mexique-60-charniers-etudiants-iguala-cndh-/

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }