Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 juillet 2015 4 16 /07 /juillet /2015 17:42
Latin-Ameriko : la papo pardonpetas pro la krimoj plenumitaj kontraŭ la indiĝenaj popoloj fare de la katolika Eklezio

16/07/2015

La papo Francisko petis pardonon de la indiĝenaj Latin-amerikaj popoloj pro la multaj krimoj plenumitaj fare de la katolika Eklezio dum la « konkero ».

Dum historia parolado dirita okaze de la « Internacia renkontiĝo de la popolaj movadoj » en Santa Cruz, en Bolivio, ĉeeste de multaj indiĝenaj popoloj, li deklaris : « Mi deziras tute klare diri al vi : mi humile pardonpetas, ne nur pro la ofendoj de Eklezio, sed pro ĉiuj krimoj plenumitaj kontraŭ la indiĝenaj popoloj, dum tio, kion oni nomas « Konkero de Amerikoj ».

La genocido de milionoj da Indiĝenoj estis kaŭzitaj fare de la konkero, kaj senposedigo de iliaj teroj. Ili estis mortigitaj de kolonianoj, aŭ mortis pro malsanoj alportitaj de tiuj ĉi, kaj kontraŭ kiuj, ili havis neniun imunecon.

Li agnoskis, ke la indiĝenaj popoloj ege suferis kaj plu suferas hodiaŭ : « Mi diras al vi, kun peno : multaj kaj gravaj pekoj estis plenumitaj kontraŭ la Amerik-devenaj popoloj, je la nomo de Dio ».

Li ankaŭ esprimis sian « korinklinon kaj plej profundan rekonon » al la latin-amerikaj indiĝenaj movadoj, pro ilia « serĉado de plurkulturismo kiu kombinas reaserton de rajtoj de la indiĝenaj popoloj, kun respekto de teritoria integriĝo de Ŝtatoj, kiuj estas por ni fonto de riĉiĝo kaj kuraĝiĝo ».

La porparolanto Guarani, Eliseu Lopes, renkontis la papon dum lia vizito. Li rakontas : « Li aŭskultis min, kion la prezidento kaj tiuj, kiuj regas, neniam faris, kaj plu rifuzas fari, eĉ sciantaj pri nia situacio… Mi diris al li, ke ni estas en plena konflikto, ke ni mortas, kaj ke mia popolo estas masakrita fare de armitaj homoj kaj politikistoj implikitaj en agro-komerco, ke ni suferas veran genocidon. Mi petis estontecon por niaj junuloj kaj maljunuloj. »

Latin-Ameriko : la papo pardonpetas pro la krimoj plenumitaj kontraŭ la indiĝenaj popoloj fare de la katolika Eklezio

La papo trapasis unu semajnon en Ekvadoro, Bolivio kaj Paragvajo, kie la indiĝenaj popoloj luktas por protekti siajn terojn kaj resursojn, kontraŭ provoj de la registaroj kaj entreprenoj, celantaj trudi ampleksegajn projektojn de disvolviĝo.

http://www.survivalfrance.org/actu/10847

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }