28/07/2015
Miloj da manifestaciantoj protestis mardon vespere en Tokio, kontraŭ la nova politiko pri defendo de la Ĉefministro Ŝinzo Abe. Tiu ĉi antaŭvidas plivastigon de prerogativoj de la japana armeo.
Laŭ la organizantoj, ĉirkaŭ 15.000 personoj partoprenis tiun kolektiĝon, svingantaj flagrubandojn, sur kiuj oni povis legi « Nuligo de la militaj leĝoj », « Ne al milito » kaj fotoj de la Ĉefministro surhavanta mustaĉon de Hitlero.
Tiu ioma manifestacio okazis, dum la tekstoj estas debatitaj en plena sesio de Senato, post aprobo lundon de la deputitoj.
La reinterpretado de la konstitucio fare de tiuj tekstoj, ebligus sendon de Japanaj memdefendaj fortoj eksteren, por helpi aliancanon, subkomprenite Usonon. Ĝis nun, la armeo povas agadi nur kadre de ekstera ofensivo sur la japana teritorio.
Tiu plivastigo de prerogativoj de la japanaj soldatoj, pere de principo nomita « kolektiva defendo », maltrankviligas la Japanojn. Ili timas, ke ilia lando falu en kaptilon en malproksima lando, flanke de la usonanoj.