Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 juillet 2015 4 16 /07 /juillet /2015 13:58
Japanio : dekoj da miloj da manifestaciantoj kontraŭ militismo

16/07/2015

La kontestatajn leĝprojektojn pri defendado, de la japana ĉefministro Ŝinzo Abe, voĉdonas hodiaŭ la malalta ĉambro, en plena sesio, tagon post kolektiĝo de dekoj da miloj da opoziciuloj, kiuj opinias ke tio estos la fino de la Paca Konstitucio de la lando. Ĉirkaŭ 60.000 personoj, laŭ la organizantoj, partoprenis manifestacion antaŭ la Parlamento hieraŭ, post alpreno, dum komisiono, de tiuj reformoj destinitaj plifortigi la militistan rolon de Japanio sur la internacia scenejo.

Interpuŝiĝoj okazis, kiam la polico forpelis la manifestaciantojn, kaj du viroj ĉirkaŭ 60-jaraĝaj, suspektitaj pri agreso kontraŭ policistoj, estis arestitaj, raportis la japanaj gazetoj. La manifestacioj en Japanio estas kutime malampleksaj kaj tre trankvilaj. Sed tiu reinterpretado de la fundamenta leĝo, kiu ebligus sendadon eksteren de la "Memdefendaj fortoj" – oficiala nomo de la armeo – por helpi aliancanon, unuarange Usonon, senbridigis la pasiojn.

Japanio : dekoj da miloj da manifestaciantoj kontraŭ militismo

La protestado kontraŭ la projekto de Ŝinzo Abe, malkaŝe naciisma, allogas junulojn, sed ankaŭ plenkreskulojn, kiuj neniam partoprenis manifestaciojn, aŭ revenas por la unua fojo de post la movadoj de la 1960-70aj jaroj. Dekoj da opoziciaj deputitoj, portantaj afiŝtabulojn kaj kriantaj sian opozicion al la projekto, invadis hieraŭ la salonon, kie kunsidis la parlamenta komisiono, kaŭzante kaosajn scenojn, maloftajn en la japana Parlamento.

http://www.lefigaro.fr/flash-actu/2015/07/16/97001-20150716FILWWW00021-japon-contestations-contre-les-lois-de-defense.php

Video: Kontraŭ-milita manifestacio de studentoj en Tokio la 14an de junio 2015.

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }