Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 juillet 2015 5 17 /07 /juillet /2015 11:35
Italio : asbesto : malliberejo por 11 eks-estroj de Pirelli

17/07/2015

Por la unua fojo en Milano, la justico agnoskis la kulpon de respondeculoj de industria grupo, koncerne la morton de laboristoj, post ilia submetiĝo al asbesto.

Post du senkulpigoj en procesoj pri malsanoj ligitaj al asbesto, pasintajn februaron kaj aprilon, « la tribunalo de Milano decidis la unuan kondamnon en la industria ĉefurbo, skribas la Corriere della Sera. Dek unu eks-administraciantoj de Pirelli (el kiuj, preskaŭ ĉiuj superis 80 jarojn) estis deklaritaj kiel kulpaj je hommortigo kaj nevolaj vundoj ».

La viktimoj estas dudek laboristoj suferantaj pri mezoteliomo, ia kancero kaŭzita de submetiĝo al asbesto. Kelkaj el ili mortis. Ili laboris en la sektoroj kaŭĉukmiksado kaj kamionoj en du milanaj uzinoj de la itala fabrikisto de pneŭoj.

Temas pri kondamno de unua instanco, kiu povas atingi sep jarojn kaj ok monatojn da malliberejo. La defendo anoncis, ke ĝi apelacios. Laŭ la ĵurnalo Corriere, ĝi sendube provos efektivigi novan sciencan esploron, kaj argumentos koncerne la tempodaŭron, pri kio temas – de 1977 ĝis 1988.

Fakte, « la sorto de tia proceso dependas de la malfacileco taksi la profesian daŭron de ĉiu laboristo », kiu kondukis al disvolviĝo de kancero, kaj kiu persono respondecis ĉi-momente.

Ĝuste pri tiu longa periodo, la prokuroraro insistis, argumentante, ke ĝi «postulis strukturajn aranĝojn ». Tamen, mencias la ĵurnalo de Milano, kelkaj laboristoj deklaris : « Kiam ni provis peti plibonigon de niaj laborkondiĉoj, ili respondis : « Silentu kaj laboru ! »»

Italio : asbesto : malliberejo por 11 eks-estroj de Pirelli

La Corriere della Sera listigas ok procesojn plu okazantajn, kaj ties respektivan nombron da viktimoj. Ĝi memorigas, ke « dudek tri jarojn post la eksigo de asbesto, 32 milionoj da tunoj da tiu kancerogena fibro plu dismetiĝas en nia lando ». Ĝi ankaŭ aldonas, ke « laŭ la Eŭropa ekonomia kaj socia komitato, asbesto kaŭzas ĉiujare la morton de 47.000 personoj en Eŭropo, t.e duoble pli ol la viktimoj de stratakcidentoj ».

http://www.courrierinternational.com/article/italie-amiante-peine-de-prison-pour-11-anciens-dirigeants-de-pirelli

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }