Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 juillet 2015 5 31 /07 /juillet /2015 07:58
Detruado sub alta sekureco de du konstruataj domoj en Beit-El post decido de la israela Ĉefkortumo, la 29an de julio 2015. REUTERS/Baz Ratner.
Detruado sub alta sekureco de du konstruataj domoj en Beit-El post decido de la israela Ĉefkortumo, la 29an de julio 2015. REUTERS/Baz Ratner.

31/07/2015

Benjamin Netanjahu anoncis merkredon, plian konstruadon de loĝejoj en Cisjordanio kaj Orienta Jerusalemo. UN kaj Eŭropa Unio kondamnis tion. La Palestinanoj denuncis « militkrimon ».

La konstruado de 300 pliaj loĝejoj en la setliga kolonio Beit-El norde de Jerusalemo estis definitive aprobita. La projekto estis origine anoncita antaŭ tri jaroj, sed la prezidenteco de la konsilio precizigis, ke la ordono pri « tuja » lanĉado de la konstruado efektiviĝas.

Krome, la servoj de la Israela Ĉefministro tuj poste anoncis, ke antaŭakordo estis aprobita koncerne konstruadon de pli ol 500 loĝejoj en la judaj kvartaloj situantaj en Orienta Jerusalemo.

Tuj la kondamnoj ŝprucis. Venintaj kompreneble de la Palestinanoj, sed ankaŭ de Eŭropa Unio kaj UN. Ĉio ĉi, dum kelkajn tagojn antaŭe, Benjamin Netanjahu asertis en interna kunveno de sia partio, la Likud, ke la momento ne estas taŭga por rekomenco de konstruado en la okupitaj teritorioj.

Israelo : anonco de pliaj konstruaĵoj en la kolonioj

La bruska ŝanĝo de la israela Ĉefministro ŝajne estas ligita al la detruado, laŭ ordono de la israela Ĉefkortumo, de du konstruataj domoj, ĝuste en la kolonio Beit-El. Decido, kiu okazigis interpuŝadojn inter kolonianoj kaj policistoj. Deputito el dekstra flanko de la koalicio juĝis, ke prefere la Ĉefkortumon estu detruita fare de buldozoj.

http://www.rfi.fr/moyen-orient/20150730-israel-annonce-nouvelles-constructions-colonies-beit-el-netanyahu

https://www.youtube.com/watch?v=FjXIZPJ5P4g

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }