/image%2F0553642%2F20150712%2Fob_e16b71_esmail.jpg)
12/07/2015
Esmail Abdi, unu el la respondeculoj de la Profesia asocio de la iranaj instruistoj, estis arestita la 27an de junio, kiam li provis peti vizon por partopreni la 7an Kongreson de la Internacia sindikato en Otavo, Kanado, fine de julio.
Post konfisko de lia pasporto ĉe la landlimo, oni ordonis al li reiri al Teherano por renkonti prokuroron. Li estis arestita ekde sia alveno en la prokurarejo, kie 70 instruistoj manifestis ekstere sian solidarecon.
La arestado de Abdi sekvas kolektiĝojn en la tuta lando, dum la unua jarduono, por protesti kontraŭ la malaltaj salajroj kiuj, por plimulto el la instruistoj, estas malsuperaj al la malriĉeca sojlo.
La Internacia Federacio pri Edukado estas ege prizorgita de la represio kontraŭ la reprezentantoj de la kunordiga konsilio de la iranaj asocioj de instruistoj.
/image%2F0553642%2F20150712%2Fob_a74f2b_ei.png)
Partnerece kun Internacia Federacio pri Edukado, tutmonda sindikata federacio reprezentanta 32,5 milionojn da instruistoj, edukistoj kaj profesiuloj en edukado, grupiĝintaj en 396 asocioj kaj sindikatoj en 171 landoj kaj teritorioj.
Retmesaĝo :
La arestado de Esmail Abdi estas malrespekto de pluraj internaciaj konvencioj pri homaj rajtoj, ĉefe tiuj, kiuj protektas liberecon je esprimo kaj asociiĝo, kaj moviĝa libereco. Mi urĝe petas de la irana registaro, ke ĝi liberigu tuj S° Abdi-n, kaj garantiu la rajton de iranaj instruistaj sindikatanoj vojaĝi por ĉeesti sindikatajn kunsidojn.
Kampanjo en Esperanto:
http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=2794